Diskuto:Listo de Esperantigitaj programoj

(Alidirektita el Diskuto:Esperantolingvaj programoj)
Latest comment: antaŭ 3 jaroj by JabieroKubo in topic telegramaj robotoj

Pri la nomo redakti

Mi ne konsentas pri la nomo Esperantolingvaj programoj. Pli ĝuste estus Esperantigitaj Programoj. Ĉar la nuna nomo pli taŭgus por aplikaĵoj originale verkitaj en Esperanto. Ĉu ekzistas iu tia? --Felipo Kastro 02:07, 17. Maj 2007 (UTC)

ne gravus por mi se vi alinomos la artikolon - laŭ mi ambaŭ nomoj taŭgas. --Kristjan 06:51, 17. Maj 2007 (UTC)
vi tranŝovis la tekston al la alia artikolo - tio ne plenumas la regulojn de la GFDL sur kiu ĉiuj artikoloj ĉi tie staras.

Yekrats alinomis la artikolon intertempe al "Listo de esperantolingvaj programoj" kaj ĉar ni interkonsetis ĉi tie pri "Esperantigitaj Programoj" mi alinomis la artikolon nun al Listo de esperantigitaj programoj. tiu nomo bone taŭgas mi pensas. --Kristjan 19:34, 17. Maj 2007 (UTC)
  • Ĉar vi interkonsentis pri “Esperantigitaj programoj” mi ŝanĝis malnovan “programaroj” al tiu ĉi formo. Ĉar la artikolo listigas programojn kaj ne programarojn. --CubeF (diskuto) 09:16, 11 Apr. 2012 (UTC)

BSplayer redakti

Mi nenion vidas pri Esperanto en la paĝon de BSplayer ! --Eliott

bonvolu: en la paĝo Ŝparu literojn kie eblas! .-)) --Hans 11:15, 22. Okt 2007 (UTC)

Mi provis tion. Oni povas selekti Esperanton en la menuo. --Kristjan 16:16, 7. Dec 2004 (UTC)

time.is redakti

Sal, mi trovis plian retejon en Esperanto, kiu ne aperas ĉi tie! Temas pri time.is! Krome mi ne certas, kiu tradukis ĝin sed ja estas interesa retejo✅.  JabieroKubo (diskuto) 19:39, 12 dec. 2020 (UTC)Reply

telegramaj robotoj redakti

Indas aldoni ankaŭ esperantigitajn robotojn ĉe telegramo ekzemple io kiel: (@EsperantoBot, @Webpage Bot,... ka.), jam estas multaj! Vidu kelkajn ĉe: https://telegramo.org/robotoj/   JabieroKubo (diskuto) 17:06, 7 jan. 2021 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Listo de Esperantigitaj programoj".