Diskuto:Fiŝkapta industrio

Geknaboj, diskutu en la diskutejo!Roberto 13:30, 24. Mar 2005 (UTC)

Aliflanke, la angla vorto fishing estas uzata pri kaptado de aliaj marbestoj, kaj io simila konvencie validas ankaŭ por aliaj lingvoj. Krome, "peskado" mem estas ekzemplo por tio, ĉar etimologie ĝi signifas nenion alian ol "fiŝkaptado"! Tial oni povas demandi sin, ĉu estas senchave tiel distingi inter kaptado de marbestoj kaj kaptado de bestoj en sensala akvo, kaj ĉu diskutado pri la signifo de Esperanta vorto vere apartenas en enciklopedio.- Do, laŭ mi "peskado" estas superflua kaj foriginda. --Helmut Welger 13:34, 24. Mar 2005 (UTC)

Se oni parolus pri etimologio, necesus forigi multajn vortojn de esperanto. Sed ĉi tie temas pri esperanta vorto kunmetita el du radikoj. Nu, kiel eblas fiŝkapti ekz. balenon, aŭ boton, se ili entute ne estas fiŝoj? - jc

Cetere, se oni volas esti seriozaj en tiaj lokoj kiel Eŭropa Unio ktp, oni devas povi traduki _precize_ difinitajn esprimojn kaj dirojn, ekzemple pri la peska aktivado de certa ŝtato, pri la plej peskataj specioj (ne nepre fiŝoj), plej uzataj aŭ malpermesataj peskiloj (ne nepre fiŝ-kapt-iloj) aŭ peskaj teĥnikoj ktp. - jc

Jes, ĉe "fiŝkaptado" temas pri kunmetita vorto. Sed ankaŭ kunmetitaj vortoj povas alpreni metaforajn signifojn. Ekzemple konsideru "marfruktojn": germane "Meeresfrüchte", france "fruits de mer", itale "frutti di mare", brazile (laŭ informo de Roberto) "frutos do mar". --Helmut Welger 15:00, 24. Mar 2005 (UTC)

Laŭ mi se oni DEVUS nur montri ke fiŝkaptado ankaŭ temas pri nefiŝoj, tiam temas pri neceso de nenia kroma vorto: marbestkaptado kaj fiŝkaptado sufiĉus. en aliaj lingvoj ni havas preskaŭ la saman situacion: ang:Fiscoþ, bs:Ribolov, br:Peskerezh, bg:Риболов, ca:Pesca, cs:Rybolov, cy:Pysgota, de:Angeln (Fischfang), el:Αλιεία, es:Pesca, en:Fishing, eu:Arrantza, fr:Pêche (halieutique), gl:Pesca, ko:낚시, hr:Ribolov, io:Pesko, id:Memancing, it:Pesca (attività), he:דיג, lt:Žūklė, nl:Sportvissen, ja:釣り, no:Fiske, nn:Fiske, pl:Wędkarstwo, pt:Pesca, ru:Рыболовство, simple:Fishing, sl:Ribolov, sv:Fiske, th:การตกปลา, uk:Рибальство, zh:钓鱼. Vidu la fiŝkaptan artikolon por klarigo. Brinerustle 10:17, 30. Aŭg 2007 (UTC)

Ankaŭ mi pensas, ke la termino en la nuna signifo estas superflua. Certe indus havi ĝeneral terminon por kapti bestojn, kiuj vivas en la akvo (ne nur maro), paralele al ĉasado (ĉiuj bestoj surtere, sed kutime nur pafante).

Tamen mi estas konvinkita, ke la kunmeta kapablo de Esperanto sufiĉas por reprezenti la nocion sen neologismo. --77.22.107.226 08:22, 5. Jan 2009 (UTC)

Reiri al la paĝo "Fiŝkapta industrio".