Diskuto:Flugkompania voksigno

La artikolan nomon kreis ne mi, sed mi transprenis ĝin el la ŝablono Informkesto flugkompanio, kie aperis ruĝa ligilo al ĝis nun neekzistanta paĝo. Tamen la nomo ŝajnas al mi en ordo - "vokkodo" eble eĉ estus pli ekzakta alternativo, ĉar eblas skribi la litero-cifero-kombinon kaj tiam ĝi estas pli "kodo" ol "signalo", sed la tiukaze aperanta duobla konsonanto "kk" malelegantas kaj mi tial sekvas la proponon de la ŝablono "Informkesto flugkompanio".

ThomasPusch 08:06, 20. Aŭg 2010 (UTC)

En ILERA ni ne diras voksignalo sed voksigno. Tiu vorto ŝajnas al mi pli tauĝa. --Hans Eo (diskuto) 11:15, 18 Maj. 2013 (UTC)

Efektive, ne temas pri "signalo" (= luma aŭ akustika) sed pri signo. Mi korektos. PaulP@diskkont 11:21, 18 Maj. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Flugkompania voksigno".