Mi dubas ĉi tiun diron:

Nur la ĝirbala lingvo de Aŭstralio kaj kelkaj dialektoj de la norvega lingvo uzas ses fonemajn artikulacilokojn; ĉiu konata natura lingvo uzas malpli. La eblaj artikulacilokoj inkluzivas bilabiale, labialdentale, dentale, alveole, alveolpalatale, palatale, retroflekse, velare, uvule, faringe kaj glote.

Laŭ mia kalkulo, mia dialekto de la angla uzas ok artikulacilokojn: bilabialan (/p/...), labialdentalan (/f/), dentale (/T/, alveole (/s/), palatale (/j/), retroflekse (la "er" de "butter"; mi ne konas ĝian IPA aŭ X-SAMPA signon), velare (/k/), kaj glote (/h/). Ĉu mi miskomprenas ion pri la artikulacilokoj? --Jim Henry 15:14, 5. Aŭg 2004 (UTC)

Ankaŭ mi fakte certas ke ses artikulacilokoj ne estas la plej multaj. Jim pravas pri la angla (oni povus aldoni ankaŭ la postpalatalan /S/ :P), kaj se mi bone memoras, estas lingvo en Kaŭkazo kiu havas fonemojn en 11 artikulacilokoj. Bedaŭrinde mi ne memoras kiu lingvo tiu estas. Dumiac 15:08, 2. Maj 2007 (UTC)
Reiri al la paĝo "Fonemo".