Diskuto:Franc-germanaj rilatoj

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by ThomasPusch

La temo indas je artikolo, kaj ĝi meritus multe pli ol la unufrazan liston de paraj ŝtatestroj... Almenaŭ menciindus la Office franco-allemand pour la jeunesse, en kies kadro ekde 1963 ankaŭ okazis multaj komunaj aranĝaĵoj de JEFO kaj GEJ [kies anoj ankaŭ komune kunfestis ekzemple la 25-jariĝon de la institucio en 1988 en la kastela parko de Ludwigsburg - estus interese scii ĉu la esperantistoj ankaŭ memoris kontribui al la 50-jara jubileo en 2013...], menciindus la multegaj german-francaj urbopartnerecoj, al kiuj en multaj kazoj ankaŭ kontribuas la lokaj esperantistoj, kaj menciindus dulingvaj amaskomunikiloj, ne nur la televida kanalo ARTE, sed ankaŭ multaj presitaj periodaĵoj... ThomasPusch (diskuto) 20:17, 1 jun. 2016 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Franc-germanaj rilatoj".