Laŭ PIV2 la ĝusta formo estas frandzi redakti

Laŭ PIV2 la vorto estas frandzi – sed kiu mi estas, ke mi kritiku tekston de jc. -- Ismo 22:56, 20. Mar 2005 (UTC)

Kaj kiu vi estas, ke vi ne rajtus kritiki miajn tekstojn? Samkiale mi sintenas tre kritike rilate al multaj elektoj de PIV, des pli al multegaj elektoj de PIV2002 (ĉefe la puĉan re- aŭ ali-nomadon de bestoj kaj plantoj). Ke la vorto aperas tie kiel 'frandzi' ne malhelpas la ekziston de pli facile langebla varianto; kaj fakte en miaj publikigitaj verkoj jam plurfoje aperis 'franzi', do ĝi eble jam havas pli da efektiva vivo ol nura vortara kapvorto. Ĉiel ajn ne tro gravas, kaj la klarigo mem pri tiu -d- evi_dente_ estas ankaŭ ŝerca. - jc

Nu, pardonu la etan ŝercon pri via kaj mia personoj. Interesas, ke laŭ vi la formo "franzi" estas nepre kaj certe pli facile langebla, ĉar kiam mi senatente elparolas tiun vorton, ĉiam enŝteliĝas eta "d" post la "n". Sed malmulte gravas. Oni povus demandi sin, ĉu indus indiki, ke inter la "kelkaj aŭtoroj" estas tiuj de PIV2, sed ankaŭ tio malmulte gravas. -- Ismo 18:38, 21. Mar 2005 (UTC)

Mi legas en la artikolo: «sed enmeto de dentalo povus embarasi la langon»... kiu bezonus esti libera en tia momento. Keskastel 08:15, 21. Mar 2005 (UTC)

Plue. Oni laŭeble evitu vortojn tro konsonantozajn, kiel "prompta" (m-p-t). Probable Waringhien aŭ Kalocsay kreis "fran-d-zi" paralele al "mid-zi" kaj por pli distingi ĝin de "franci" -- sed ĉu tio necesas? Mi mem ne enmetas etan "d" en "fran-zi", sed, eĉ se mi farus tion sisteme antaŭ "z", tio ne pravigus ke, anstataŭ vortoj kiel "benzino" aŭ "interezo", mi skribus "*bendzino" aŭ "*interedzo" (kio, parenteze, havus alian intereson!). - jc

Male ne pravigas forigon de "d" en edzo, farante ĝin "ezo", nek diri kun iuj parolantoj de la angla "ssi" anstataŭ scii (kio prononciĝu kiel "stsii")! Cetere, frandzo havas neniom pli da konsonantaj sonoj ol franco, danco, senco (ne senso!). intenco (ne intenso!), ktp. (prononce "frantso", "dantso", ktp).
Ankaŭ prompta havas nur unu dentalon ("t"), kaj "mp" (por kiu bezoniĝas nenia aparta "langado") trovoĝas ankaŭ en simpla, kiu ankaŭ havas tri konsonantojn "m-p-l". Ĉu ni konsideru simpla tro kompleksa (aŭ "kompleksa" sufiĉe simpla?? ;-) Tian juĝon mi apenaŭ povas kompreni.
Do mi povas konsenti specife nek kun malaprobo de formoj kiel prompta, nek kun ia ĝenerala kondamno de 3-konsonantaj aglomeroj, nek eĉ kun ĝenerala kondamno de 4-konsonantaj aglomeroj (komparu konscii kiu prononciĝas per "n-s-t-s" kiel "konstsii", kaj ekscii (k-s-t-s). Tiuj vortoj ne estas eksterordinaraj. Sufiĉe ofte ili estas Fundamentaj, ekzemple sekcii (pron. "sektsii", ne "seksii"!). Ili do estas elstare akceptindaj (k-t-s).
Nu, mi persone havas nenian problemon prononci la vorton scii, sed se oni volas "faciligi" la lingvon per forbaro de 3-konsonant-sonaj aglomeroj, forpelo de scii, konscii, scienco, konscienco ŝajus multe pli efika deirpunkto. Preferinde, laŭ mi, estus la akcepton de tiaj egale facile prononceblaj (ĉar esence similaj, konsistantaj el homorgana (sambuŝloka, do sen multa "langado") aglomero, frikativo+halto+friktivo (el kio konsistas pli koncize, frikativo+afrikato) kiaj estus: fpfii, vbvii, zdzii, ŝĉii (=ŝtŝii), ĵĝii (=ĵdĵii), ĥkĥii, kaj ğgğii (mankas taŭga Esperanta litero, sed temas pri voĉita ĥkĥii, aŭ [ɣgɣ]ii, kaj uzante kun forta senco la turkan literon ğ kiu cetere troviĝas en la normo Latin-3).
Fakte, por reveni al frandzo, la "langado" de frandzado ne povas esti pli malfacila ol la langado de franco, ĉar la langado precize samas! La diferenco konsistas nur en tio, ke dum oni langas franco-n, oni aldonas la "komplikaĵon haltigi voĉadon mezlangade. Tiu lasta estus laŭ mi la pli "embarasa", ne por la lango, sed eble jes por la parola aerfluejo. ;-)
Afable, Bill O'Ryan 23:22, 14. Jun 2007 (UTC)
Reiri al la paĝo "Frandzado".