Diskuto:Gaj

Latest comment: antaŭ 2 monatoj by ThomasPusch

Tre stranga artikolo. Ĉu ĝenerale TIO estas artikolo??--P.Fiŝo 16:14, 6. Mar 2006 (UTC)

La artikolo ĝis nun estis, kaj parte ankoraŭ estas, laŭ ŝablona skemo farita robota komenco de artikolo. La ideo supozeble estis, ke homoj prenos ĝin kaj permane redaktos ĝin al vera artikolo: fakte komenci ekde tia robote metita kruda tekstokadro pli komfortas (kaj certe en 2006 multe pli komfortis) ol fari ĉion dekomence. La problemo nur estas ke estas tre multaj urboj kaj urbetoj en vasta Rusio, kaj pri plej multaj el tiuj urboj ŝajne vikipediaj uzantoj ne persone aparte interesiĝas - nur se vi mem loĝas aŭ kreskis en iu urbo vi sentas emon fari belan artikolon el tiu tekstokadro - aŭ almenaŭ se vi foje estis tie kaj faris iujn fotojn por la vikimedia komunejo. Do necesas trovi kompromison, almenaŭ baze bonigi laŭeble multajn tekstojn. Sencas esti kuraĝa, kaj komenci. Kiam la supra demando skribiĝis en marto 2006, la robota artikolo nur aĝis kvar monatojn, intertempe ĝi aĝas pli ol 18 jarojn kaj en tiu tempo apenaŭ boniĝis. Evidente la vikipediaj uzantoj kiuj vivas pli ol 4 000 kilometrojn for de la regiono, ne persone aparte liĝiĝas al la temoj de unuopaj urboj, kaj videble pri tekstoj de kompare malgrandaj riveroj tute neniu interesiĝas, ne nur tie-ĉi, sed ankaŭ en norda kaj suda Ameriko, Barato, Ĉinio, Skandinavio - ĉio al kio homoj ne aparte persone ligiĝas. Bone, pri ruĝaj ligiloj de kompare malgrandaj riveroj en Rusio, Kanado, Brazilo, Barato aŭ aliloke eblas simple rezigni. Sed la ekzistantajn urbo-artikolojn tamen estas bone levi al nivelo de deca artikola ĝermo - ĉar ne eblas antaŭprognozi, kiuj biografiaj aŭ politikaj aŭ ekologiaj aŭ literaturaj temoj eble post monato aŭ duonjaro ligiĝos al ili. ThomasPusch (diskuto) 21:39, 14 feb. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Gaj".