Diskuto:Glaĉera Nacia Parko de Usono

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by ThomasPusch

La koncerna samnoma nacia parko en Kanado ricevis la esperantlingvan nomon Nacia Parko Glaĉera (Kanado). Kial tiu paĝo, en la angla originalo same nomata Glacier National Park kiel la usona parko, en Esperanto nepre havu malsaman vortordon, nome 1 Nacia 2 Parko 3 Glaĉera? Tre probablas ke la argumento estu similaĵo al aliaj naciaj parkoj de Kanado, kiuj havas la formon "Nacia Parko PROPRA-NOMO-NEESPERANTLINGVA" - en tiuj kazoj sencas unue mencii la klarigan nomon "nacia parko" kaj nur poste aldoni la propran nomon. Tamen diskutindas ĉu tion ankaŭ sekvu nomo de nacia parko tute esperantlingva, kiu facile povas transpreni la originan vortordon de la angla originalo. Mi nun nur metas alidirektilon de la titoloj "Glaĉera Nacia Parko de Kanado" kaj "Glaĉera Nacia Parko (Kanado)" al la artikolo, sed mem favorigus la definitivan titolon "Glaĉera Nacia Parko de Kanado". ThomasPusch (diskuto) 13:45, 4 feb. 2017 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Glaĉera Nacia Parko de Usono".