Diskuto:Distrikto Grenviĉo

(Alidirektita el Diskuto:Greenwich)
Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

La kunlaboranto Sj1mor, al kiu mi ankaŭ rekte ĵus skribis, forigis la situomapon de Britio en junio 2022, post kiam Tlustulimu metis ĝin tien la 6-on de majo 2022. Eble Sj1mor pensas ke ĉiukaze ĉiu en la mondo scias kie proksimume en la Brita Insulo situas Londono, kaj situomapo de Britio tial ne necesas en la teksto. Sed mi opinias ke pli malfokusita situomapo kiel tiu tre utilas por orientiĝo kaj nepre ne estu forigita. Problemo de la artikolo, pri tio mi kritike konscias, estas ke ĝi parte aludas al la urbodistrikto Greenwich de Granda Londono, kaj parte pri la urbokvartalo Greenwich, kiu estas nur parto de la urbodistrikto. Tial la alilingvaj artikoloj pri la urbodistrikto ne trovas ĝin. Laŭ la ideo ke en enciklopedio en kazo de dubo pli ampleksaj temoj estu pli gravaj ol pli detalaj, estus pripensinde klare atribui la tekston al la urbodistrikto kaj en la teksto nur mencii, ke ekzistas ankaŭ pli malgranda urbokvartalo Greenwich ene de la urbodistrikto. ThomasPusch (diskuto) 11:21, 26 nov. 2022 (UTC)Reply

Mi ŝovis la artikolon al esperantlingva kaj laŭeble konciza nova nomo "distrikto Grenviĉo", angle tutformale pli longe royal borough of Greenwich (reĝa urbodistrikto de Grenviĉo), ĉar
a) necesas pli klare dividi la temojn de urbodistrikto kaj urbokvartalo Grenviĉo, kaj
b) esperanta nomigo sufiĉe kutimas en esperantlingvaj dokumentoj.

Nun, la titolo Greenwich simple sendas al la nuna artikolo. Estonte, espereble aldoniĝos ankoraŭ aparta artikolo pri la kvartalo, kiu povus fine havi la titolon Grenviĉo. ThomasPusch (diskuto) 11:35, 26 nov. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Distrikto Grenviĉo".