Diskuto:Helmi Dresen

Helmi vs. Hilda? redakti

Antaŭe la enhavo de artikolo estis:

radiotelegrafistino, poetino kaj tradukistino. Naskiĝis en la 4-a de julio 1892 en Kolgo. Esperantisto de 1912. Tradukoj: Elektitaj Versaĵoj de M. Under, Horizontoj de Barbarus; pluaj verkoj: Estonaj Kantoj, Estona Antologio. Originala poemaro Norda Naturo, poemoj melankoliaj, tristaj kaj tamen plenaj de ekstaza vivoĝojo. Kunaŭtoro de Esperanto-Estona Vortaro. Fonda membro kaj multjara estrarano de "Espero" en Talino, EAE kaj ETK. Ĉefdelegitino de UEA peranto de SAT. Kunredaktorino de Informoj de EAE. Depost la mondmilito "la animo de la Esperanto movado en Estonujo", tra kies manoj iras la fadenoj de la E laboro. Gvidis multajn kursojn. L. K. Citita en EdE-D.

Sed tio ŝajne rilatas al la Hilda DRESEN, pli juna fratino de Helmi. Kiu povas skribi pri Helmi? Marvin 10:05, 26. Jun 2005 (UTC)

Reiri al la paĝo "Helmi Dresen".