Diskuto:Helsingin Sanomat

Latest comment: antaŭ 7 monatoj by ThomasPusch

La gazeto tutcerte ne "nuntempe estas tablojdo". Tablojdo estas pli granda formo de pilolo, dozo de medikamento. Mi elmetas la frazon. ThomasPusch (diskuto) 00:20, 20 nov. 2022 (UTC)Reply

La teksto nun komenciĝas

Helsingin Sanomat ("rakontoj/novaĵoj de Helsinko"), parollingve finne Hesari kaj svede Hesar,[mankas fonto] estas la plej granda ĵurnalo de kaj Finnlando kaj Nordio,[mankas fonto] do ĉiutage aperanta gazeto...

La dubindaj aldonoj estas de uzanto, kiu pro multaj misfaroj estas longtempe blokita el Vikipedio kaj liaj kontribuoj en kazo de dubo estu malfarataj. Do ne necesas longe disputi, kiuj referencoj povus apogi la senreferencan aserton, ke la gazeto estus la plej granda en tuta Nordio, sed eblas forviŝi la dubindajn kontribuojn. Mi proponas simple restarigi la staton de 20 nov. 2022‎, kiu jam reviziiĝis. ThomasPusch (diskuto) 14:24, 8 sep. 2023 (UTC)Reply

La parollingva nomigo finne Hesari ne havas apartan referencon, sed ĉiukaze asertiĝas ankaŭ en la sveda kaj angla teksto, kaj sveda parollingva nomigo Hesar menciiĝas en neniu alilingva versio, ankaŭ ne en la sveda, kie oni plej atendus ĝin - tial ankaŭ forigita tiu aserto, kiu jam estis en la versio de 20 nov. 2022. ThomasPusch (diskuto) 14:29, 8 sep. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Helsingin Sanomat".