Diskuto:Historio de Unuiĝinta Reĝlando

Tiu paĝo prefere nomiĝu "Historio de Britio", ĉu ne? Moldur 21:37, 13. Dec 2007 (UTC)

Bv atendi ĝis fino de la paĝo, mi ankoraŭ ne finis ĝin. Petro@diskkont 14:05, 14. Dec 2007 (UTC)
Jes, mi atendis, kaj ŝajne la paĝo ja estas finita nun. Tutcerte ĝi nomiĝu "Historio de Britio". Unue, Britio estas la normale uzata nomo de la lando kiun oni nur tutformale nomas "Unuiĝinta Reĝlando", due, la artikolo temas multege pri "Britio", en ĉiu el ties multaj signifoj (la insularo, la historia ŝtato, la parto de la moderna ŝtato, la moderna ŝtato mem en ties kutima nomo) ol pri "Unuiĝinta Reĝlando" kiu ekzistas nur la plej lastan tempeton. Vidu ankaŭ la samcelajn klarigojn ĉe Britio (apartigilo) kaj Britio (terminaro). Do, mi nepre voĉas por nomŝanĝo al "Historio de Britio". Moldur 10:35, 22. Mar 2008 (UTC)

ADLS-diskuto redakti

proponita de Petro@diskkont 12:08, 25. Dec 2007 (UTC)

  • por
  1.   Por: granda kaj ege bone ellaborita artikolo, bona laboro, Petro! Alaŭdo ۩ 16:56, 25. Dec 2007 (UTC)
  2.   Por: tre bona artikolego, kvankam ĝi ankoraŭ bezonas iom poluradon. Thomas Guibal 15:30, 28. Dec 2007 (UTC)
  • kontraŭ
  1.   Kontraŭ: Vere, la lingva nivelo bezonas multege da polurado. Krom tio, la artikolo ŝajne estas en ordo.--Ziko 15:29, 30. Dec 2007 (UTC)
  • komentoj

Ziko, mi rigardis viajn ŝanĝojn kaj vere mi devas diri, ke tio estas eble via opinio pri la lingva nivelo. Laŭ kiu nacia lingvo vi volus eliri? Ĉiu povas diri unu kaj la saman frazon per kelkaj manieroj. Vi ekz. ŝanĝis prepozicion per je pri ĉe verbo okupiĝi. Mi bedaŭrinde lernis, ke verbo okupiĝi kuniĝas nur kun prepozicio per (ĉeĥe "zabývat se čím"), kun pri ligas sin interesiĝi (ĉeĥe "zajímat se o ..."), do ĉimomente vi faris eraron. Sed tio estas via afero. Ankaŭ mi ne scias, kial vi forigis dikan tekston el la paĝo. Petro@diskkont 15:52, 30. Dec 2007 (UTC)

Petro, ne necesas reagi tiel akre. Pri "okupiĝi": PIV2002 uzas "pri". Dikaj literoj: estas nur por la titolo de la artikolo, ne por emfazi teksterojn aŭ por atentigi pri ili.--Ziko 17:09, 30. Dec 2007 (UTC)

Partoj de grundo redakti

En parto "Feŭdismo" estas skribata frazo:

"Li luigis parton de la grundo (1/2) al nobelaro, parton (1/4) al la eklezio (kies potenco iom post iom plifortiĝis kaj ekleziaj altranguloj frunte kun papo havis grandan influon al la decidoj de la reganto), kaj parton (1/5) li lasis por si."

Sed 1/2+1/4+1/5<1. Oni devas precizigi ĉi tiun informon. --D.M. from Ukraine 23:16, 29. Nov 2008 (UTC)

Eraro? redakti

Mi ne komprenis ĉi tiun frazon en la sekcio "Henriko la 7-a": "Li firmigis la juran sistemon per fondado de novaj juĝejoj kaj por ke li solviĝu kun la nobelaro." --D.M. from Ukraine 20:26, 21. Feb 2009 (UTC)

Revizio redakti

Mi petas revizii ĉi tiun artikolon. Mi faris multe ŝanĝojn post la lasta revizio kaj ne planas fari denove, ĉar mi finis legi la artikolon. --D.M. from Ukraine 20:51, 10. Okt 2009 (UTC)

Reiri al la paĝo "Historio de Unuiĝinta Reĝlando".