Diskuto:Hizbulaho

Latest comment: antaŭ 3 jaroj by RG72 in topic Aliancanoj

Nun mi konstatas ke, por esti koheraj, oni devus elekti inter "Hizbulaho" (kun la vokaloj 'i' kaj 'u' de la klasika araba, sen distingo pri vokala longo) kaj "Hezbolaho" (kie la kurtajn 'i' kaj 'u' oni redonas respektive per 'e' kaj 'o'). Mi mem preferas la unuan formon. Kiel montras la anglalingva vikipedio (vidu la tieajn notojn), ekzistas multaj diversaj eblaj transskriboj de tiu nomo. En la hispana lingvo, diversaj hispanaj ĵurnaloj uzas apartajn transskribajn sistemojn kun malsamaj rezultoj.

En esperanto mem, ne ekzistas unueca maniero esperantigi arabajn nomojn. Ofte oni tradukas ne rekte el la araba, sed tra aliaj lingvoj, ĉefe eŭropaj. Eble tio klarigas ke foje oni redonas kurtan 'u' per 'o' (ekz. Korano), sed alifoje oni senŝanĝe lasas la kurtan vokalon 'i' de la originalo (ekz. Islamo) anstataŭ ŝanĝi ĝin al 'e'. Rezulte, mi ŝanĝos kaj movos hizbolaho al hizbulaho.

Vidu ĉe Esperantigo de vortoj el araba fonto - jc


Plimulto de la lingvoj elparolas kun O, tiel mi proponas reŝanĝi. Ankaŭ ni ne skriba Nju-jorko aŭ Ŭaŝintono. Narvalo 05:03, 17. Aŭg 2006 (UTC)

Kvankam la indonesia (kiel islama lando kun latinaj literoj) estas interesa kun U, sed atentinda estas la Hizb Allah de iu ĉino(?)

Mi miras, ke oni fajfas pri sistemo esperantigi vortojn el la araba. Ĉu oni ĉiun vorton esperantigu alimaniere laŭ tio kiel aliaj lingvoj (mis)transskribis ĝin? Ĉu ni faru same pri vortoj el la hispana, rusa, ĉina ktp? Aŭ ĉu ni prefere iru al la fontolingvo kaj klopodu establi iajn ĝeneralajn regulojn? La vokalo post hizb estas kaza finaĵo kiu, en ĉi okazo, funkcias ankaŭ kiel ligvokalo kun al-lah (la dio), el kies artikolo al- forfalas la unua vokalo. Mi proponas ke, por la tuta vorto, ni transskribu la vokalojn de la araba per la respondaj esperantaj vokaloj senkonsidere pri longeco, ĉar la malo devigus nin proponi pli komplikan sistemon kun pli da reguloj kaj esceptoj. Se iu pretas esplori kaj proponi tian sistemon -- bonvenon! (mi nek emas nek tempas fari tion nun). Sed tiu persono prefere havu sciojn pri la araba... kaj ankaŭ sufiĉe multe pri esperanto. - jc

Aliancanoj redakti

Tiu sekcio ege dubigas min pro manko de iuj ajn pruvoj. Sur kiuj fontoj baziĝas ekzemple aserto de Rusio estas aliancano de Hizbulaho? Ĉu ekzistas iu kontrakto, subaze de kiu Rusio prenis sindevigojn rilate defendadon kaj subtenadon de Hizbulaho? Necesas pruvi kaj klarigi ĉiun aserton en tiu sekcio aŭ forigi ĝin. RG72 (diskuto) 05:05, 5 aŭg. 2020 (UTC)Reply

Jes, Mi forgesis meti la referencoj. Verŝajne, ĉar Rusujo ne nur ne agnoskas Hizbulahon kiel terorisman organizaĵon, ĝi ankaŭ armas ilin laŭ iuj estroj. "Ni estas strategiaj aliancanoj en proksima oriento nun - la rusoj estas niaj aliancanoj kaj donas al ni armilojn" Syxoeny (diskuto) 17:09, 5 aŭg. 2020 (UTC)Reply

Pli ĝuste estus nomi tion ne strategia, sed taktika alianco — malgraŭ pompaj deklaroj de la Hizbulaho-estroj mem, kiuj prezentas deziraton kiel realon. Efektive Rusio kunlaboras kun Hizbulaho por kontraŭbatali la Islaman Ŝtaton kaj aliajn islamistojn en Sirio. Sed ĝi neniam subtenis ĝiajn atakojn kontraŭ Israelo, kun kiu Rusio havas same bonajn rilatojn. Do temas pri la alianco taktika kaj geografie limigita. Simile Usono kaj Eŭropa Unio jen agnoskis la Organizaĵon de la muĝahidoj de la irana popolo terorisma organizaĵo (kio apenaŭ dubeblas), jen forigis ĝin el tiuj listoj, kiam ili ekbezonis ĝin kiel batalilon kontraŭ la registaro de Irano. Mi aldonu ke prefere aranĝi referencojn forme de respektivaj ŝablonoj. Por referencoj al retligiloj plej kovenas {{Citaĵo el la reto}}. Sukceson! RG72 (diskuto) 04:48, 6 aŭg. 2020 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Hizbulaho".