La nuna artikolo preskaŭ ekskluzive temas pri la neokazinta IJK de la jaro 2012 en Japanio, apenaŭ pri la fakte okazinta IJK de tiu jaro en Vjetnamio. Principe enciklopedio ne tiom koncentriĝu pri la hipotezoj pri tio kio povus esti okazinta en la kazo ke la historio estus fluinta en alia direkto, sed precipe temu pri la okazintaj historiaj faktoj. Sed mi ne volas alvoki kritiki aŭ forpreni la informojn pri la neokazinta IJK en Japanio, kiu kiel parto de la eventa historio havas sian rajtigitan lokon en la teksto: mi volas alvoki ke necesus kolekti pli da faktoj pri la reale okazinta kongreso en Vjetnamio, por forigi la nunan malekvilibron. ThomasPusch (diskuto) 18:35, 23 Jul. 2014 (UTC)

Reiri al la paĝo "IJK 2012".