Diskuto:Ian Carter

Vikipedia emblemo La temulo de ĉi tiu artikolo, Ian Carter,

kontribuas kiel vikipediisto JanoInstruisto (diskuto kontribuoj).

Ĉu la familinomo en la titolo ne estu majuskligita?--RG72 (diskuto) 15:40, 14 Okt. 2015 (UTC)

@RG72: Laŭ niaj kutimoj la familia nomo nur en la enkonduka teksto estu tute majuskla, sed ne en la titolo. Mi ĵus korektis tion. Eble la novulo ne sciis tion. --Tlustulimu (diskuto) 15:50, 14 Okt. 2015 (UTC)
Mi forigis humoran aludon pri bieroj, ĉar ĝi ne taŭgis enciklopediece.--kani (diskuto) 17:58, 14 Okt. 2015 (UTC)

Titolo kaj intervikioj redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la artikolo tute ne havas intervikiojn. Tamen mi trovis samtitolan artikolon en la angla vikipedio en:Ian Carter. Sed bonvolu atenti, ke ĝi temas pri alia persono, ĉar ĉio malsamas: naskiĝdato, lando, profesio ktp. Tiu ulo estas kanada futbalisto. Kion ni faru nun? --Tlustulimu (diskuto) 18:27, 14 Okt. 2015 (UTC)

Mi proponus krei apartigilon, kaj tiun ĉi artikolon nomi X (esperantisto).--RG72 (diskuto) 03:14, 15 Okt. 2015 (UTC)
Ekzistas alia ebleco: la samnoma kanada futbalisto havas plenan nomon "Ian Noel Carter" - en la malprobabla kazo ke iam ekzistos artikolo pri li en esperanta Vikipedio, mi proponas ĝin titoli per la plena nomo, kaj lasi la ekzistantan "Ian Carter" senŝanĝe. --Dominik (diskuto) 04:15, 15 Okt. 2015 (UTC)
@Dominik: Tio estas bona ideo. Tiam ni povas ŝpari al ni alinomadon de la nuna artikolo. @RG72: Apartigilo nur necesas, se estas almenaŭ du artikoloj, kiuj povus aperi tie. Do, ĝi nuntempe estas superflua kaj fariĝos kreenda nur, se foje estos artikolo pri la kanada futbalisto. --Tlustulimu (diskuto) 17:45, 15 Okt. 2015 (UTC)
Konsentite.--RG72 (diskuto) 04:43, 16 Okt. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Ian Carter".