Diskuto:Ilmenj

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Dario Aralezo in topic Diversaj mezuroj

Diversaj mezuroj

redakti

Saluton. Mi ĵus vidis en la germana artikolo alian referencon pri la areo, averaĝa profundo, longeco kaj larĝeco de la lago. Ĝi kondukas al la paĝaro http://bse.sci-lib.com/article052965.html. Ĉu tio estas iel uzebla? Mia restinta scio de la rusa lingvo eble ne sufiĉas. --Tlustulimu (diskuto) 19:07, 28 jan. 2020 (UTC)Reply

Saluton kaj dankon. Jes, tio estos utila. Mi skribis laŭ tio: water-rf.ru, via ligilo al Granda Sovetia Enciklopedio, kaj la dua ligilo el germana Vikipedio al la rusia ŝtata akva registro estas pli oficialaj ol mia. Do mi aldonu ligilojn por ĉiuj mezuroj en la kesto, la areon mi korektu laŭ oficialaj fontoj, sed ĉio alia en la germana artikolo samas tion en la esperanta. Jes, en la germana estas simple longeco kaj larĝeco, en la esperanta ili estas maksimumaj (tiu vorto "maksimuma" aperas en la kesto, la parametroj nomiĝas simple "Longo" kaj "Larĝo"). Laŭ la soveta enciklopedio la longo estas "ĉirkaŭ 45 km" kaj la larĝo - "ĝis 35 km", do la larĝo efektive estas maksimuma, la longo - verŝajne ne. --Dario Aralezo (diskuto) 20:33, 28 jan. 2020 (UTC)Reply
En la germana vikipedio ekzistas la speciala ŝablono por doni ligilojn al la rusia ŝtata akva registro: de:Vorlage:GVR!!! --Dario Aralezo (diskuto) 20:47, 28 jan. 2020 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Ilmenj".