Diskuto:Intersekca teorio

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Sj1mor in topic Intersekca teorio kaj pluraneco

Intersekca teorio kaj pluraneco redakti

Mi tute ne certis, kiun nomon mi uzu por la artikolo, sed decidis pri intersekca teorio pro tiuj ĉi motivoj:

  1. kvankam "pluraneco" estas tuj komprenebla, la tuj komprenita koncepto estas nur subaro de la signifita koncepto;
  2. kvankam "intersekca teorio" bezonas klarigon, klarigoj estas ĝuste kial Vikipedio ekzistas;
  3. la verbo "intersekci" jam ekzistas en Esperanto, kaj kiam rekta traduko eblas, ĉiam indas bonfidi, ke la aŭtoro kreis la terminon tia pro bona motivo, kaj se Kimberlé Crenshaw volus nomi sian teorion "multimembership" (kiun anglalingvanoj ja tuj komprenus), ŝi estus farinta tion;
  4. mi ne ŝatas la uzon de tuj komprenebla vorto kiel signo al senco pli vasta, ĉar ĝi malhelpas la ĝeneralan uzeblon de la malpli vasta senco, miaopinie.

Se vi malkonsentas, ankaŭ tio indas diskuti. Jan sewi (diskuto) 13:36, 23 aŭg. 2016 (UTC) iom redaktite, sed bonvolu vidi la historion se vi volas vidi la antaŭan version de tiu ĉi temo. Jan sewi (diskuto) 12:55, 27 aŭg. 2016 (UTC)Reply

Laŭ la germana-eo vortaro de Krause temus pri sekcIo ne pri sekco... Kion vi opinias? Mi nomuus ĝin plurmembreco aŭ intersekcIECa teorio.--Alifono (diskuto) 21:37, 1 jun. 2021 (UTC)Reply
Kaj laŭ normigo kaj laŭ la nuntempa komuna uzo de terminologio prefere alinomi al Intersekcieco kaj alidirekti al Intersekca teorio Sj1mor (diskuto) 09:12, 28 feb. 2022 (UTC)Reply

Traduko redakti

Mi preskaŭ fintradukis tion ĉi el la angla artikolo, sendube kun multaj eraroj kaj anglismoj. Restas nur unu sekcio tradukenda, kiun mi esperas fari hodiaŭ aŭ morgaŭ.

Aldona motivo, kial mi uzis "intersekcan teorion" anstataŭ "pluranecon," estis la nesufiĉeco de mia traduka lerteco, ĉar sonis malgracie al miaj oreloj, kiam mi klopodis uzi "pluranecon" ĉie en la traduko. Se iu reverkus ĝin por gracie uzi la pli familiaran terminon, mi ne kontraŭstarus tion, sed mi iom dubas ĉu tio eblas sen perdi la signifon. Super ĉio se ĝi eblas, certe mi ne povas fari ĝin. Jan sewi (diskuto) 12:55, 27 aŭg. 2016 (UTC) aldonis "kaj anglismoj" Jan sewi (diskuto) 13:17, 27 aŭg. 2016 (UTC)Reply

Nun restas aldono de iuj citaĵoj (mi iom malatentis tion dum la tradukado por pli flue traduki la tekston) kaj polurado. Jan sewi (diskuto) 10:27, 28 aŭg. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Intersekca teorio".