Diskuto:Italaj ekspresstratoj

Mi ege pardonpetas, ke mi ne pli frue tradukis... Do en ordo, dankegon. Do pri stratoj kaj vojoj: Ĉu vi vere ne konas la diferencon? Kaj stratoj kaj vojoj povas esti kaj en urboj kaj ekster urboj. Tial ankaŭ urboproksimaj ekspresstratoj. Plu ili ja ne estas en la urboj...

Denove dankegon, Lupíro


Kara, mi ja konas la diferencon inter strato kaj vojo. Mi ankaŭ konas la diferencon inter la germanaj vortoj "Straße" kaj "Weg", kaj ĝi estas tute alia. Bonvolu konsulti vortaron, se vi malcertas pri iu vorto. NPIV difinas, ke

strato. Vojo inter konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo.

Amike, Umberto 21:44, 2. Maj 2006 (UTC)


Estas artikoleto italaj aŭtovojoj, enhave mizera, sed kun la kutima vorto "aŭtovojo" en la titolo, kaj artikoleto italaj ekspresstratoj, kun pli bona enhavo, sed la nekutima vorto ekspresstrato en la titolo - ne nur pro la NPIV-difino de la vortero strato (vidu supre ĉe Umberto), sed ankaŭ pro la en Esperanto maleleganta duobla konsonanto "ss". Mi forte proponas kunigi la enhavojn de ambaŭ tekstoj je titolo "italaj aŭtovojoj".

ThomasPusch (diskuto) 16:53, 20 Okt. 2012 (UTC)

Reiri al la paĝo "Italaj ekspresstratoj".