Diskuto:Jaume Viladoms i Valls

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by ThomasPusch

Jen nova traduko laŭ la kataluna vikipedia artikolo kun iom da aldona materialo el la du menciataj katalunlingvaj fontoj. Mi nur trovis truon pri li en la esperanta vikipedio, kaj katalunlingvajn informojn. Nur post savo de la artikolo mi vidis ke tamen jam estis iom mallerte formatigita e-lingva teksto "Jaume Viladoms Valls" pri li, kun valoraj pliaj informoj, kiu ne estis ligita al vikidatumoj kaj ne al la katalunlingva teksto. Tiel do necesas ankoraŭ kunigi ambaŭ tekstojn. Vole-nevole mi ankoraŭ plenumos tiun kunigon, sed mi vere alvokas al interligo de la esperantlingvaj kaj alilingvaj artikoloj, kiam ajn oni trovas iun "orfan" paĝon sen alilingva versio, por ke tia domaĝe plurobla laboro ne necesu! ThomasPusch (diskuto) 18:49, 15 jun. 2016 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Jaume Viladoms i Valls".