Diskuto:Joŭŝji

Latest comment: antaŭ 5 monatoj by ThomasPusch

La esperantan nomigon Joŭŝji fakte "inventis" la pola esperantisto NoychoH. Li argumentas ke tiu formo ĉiukaze pli proksimiĝas al la formo en la tradicia ĉina, kaj ankaŭ al tiu de pinjino, ol la antaŭa malneta nomo "Juksi", kaj mi certas ke ĝustas, ke la nomo estas plibonigo kompare al la formo "Juksi", kies "ks" ŝajnas esti fuŝa misinterpreto de la pinjina litero "x" (ŝj). Tamen eĉ pli bone estus, se notiĝus iu referenco de esperantlingva teksto kiu konfirmus iun esperantan nomon. Kaj restas la malagrabla sento, ke la AdE en aprilo 2023 eksplicite malrekomendis ĉiujn diftongojn "oŭ" en Esperanto. Ĉi tie eblas diri ke ne estas esperanta vorto, ĉar estas substantivo kiu finiĝas per duonvokalo j kaj vokalo i, ne per norma o-finaĵo, sed en kiu lingvo estu vorto kiu havas literojn "ŭ" kaj "ŝ", du tute esperantlingvaj literoj?? Do ankaŭ la nuna nomigo Joŭŝji ankoraŭ estas malneta, provizora... ThomasPusch (diskuto) 15:24, 28 dec. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Joŭŝji".