Diskuto:Kalistefa revolucio

Kio estas "kalistefoj"? Mi supozas ke tiu vorto celas al floroj ordinare nomataj "asteroj". Ĉu alinomigi la artikolon al "Astera revolucio"? Moldur 20:12, 25. Okt 2010 (UTC)

Mi ne estas biologo, sed kalistefo estas floro laŭ PIV. La granda hungara vortaro traktas: astero - floro; kalistefo - ĝardena floro.--Crosstor (diskuto) 07:23, 15 Nov. 2014 (UTC)

Callistephus chinensis estas la sola specio de genro Callistephus, laŭ PIV nomata kalistefo. (en:Callistephus). En diversaj lingvoj, ĝi estas nomata somera, ĉina, ĝardena astero.Narvalo (diskuto) 07:31, 15 Nov. 2014 (UTC)

Reiri al la paĝo "Kalistefa revolucio".