Diskuto:Karambolfrukto

Ĉu karambolfrukto frukto de la karambolarbo? Eble necesas decidi, kio estus karambolo: ĉu la frukto, la arbo aŭ ambaŭ? Eble ne malhelpegos se oni iam uzos iom neformale karambolo'n kaj por la arbo kaj por la frukto, tamen iom taŭgas pensi, kion la vorto signifas. Se ĝi signifas la arbon, do taŭgas diri karambolfrukto'n; tamen, se ĝi signifas la frukton, tio ne necesus. Tiuokaze oni dirus karambolujo'n por la arbo.

Influita de mia lingvo, la portugala, mi preferas nomi karambolo la frukton kaj karambolujo la arbon (en la portugala, respektive, carambola kaj caramboleira). Kaj uzi karambolo'n por la frukto kaj karambolujo'n kaj karambolarbo'n por la arbo ŝajnas al mi pli malĝena ol ĉiam uzi karambolfrukto.

Mi ne volas lanĉi longan diskuton, nur atentigi la kontribuantoj, por ke ni kune kaj frate maturigu ion pro tio. Mi ankaŭ konsultos aliajn teamojn, kiaj la akademianoj kaj la revuloj. Baldaŭ mi revenos la ĉi tiu spaco.

Amike, 18:36, 29. Jul 2008 (UTC). —La komenton aldonis, sen subskribo, Fernando Maia Jr. (diskuto • kontribuoj)

Reiri al la paĝo "Karambolfrukto".