Diskuto:Kardaŝeva skalo

Absurdaĵo redakti

Mi tralegis diversajn versiojn de la artikolo, de, en, fr, serĉis, ĉu iu aŭtoro kritikis tiun skalon, nomis ĝin absurdaĵo. Ne trovis ion. Ĉu vere neniu pensis/skribis tiurilate? Priskribo de tiaj kritikoj plibonigus la artikolon. (Komparu kiom da spaco okupas la kritikoj en la artikolo Esperanto).

Jam tipo I ne estas realisma. Vidu la raporton de la klubo de Romo. Se ni kontinuas konsumi niajn provizojn de gaso kaj nafto kiel nun, post malpli ol 2 jarcentoj ni nur havos multe malpli da energio ol nun. Ĉu kresko eblos?

Tipo III: Vidu artikolon SETI. Ĝis nun, post intensa serĉado dum pli ol 10 jaroj, ni ne ricevis eĉ unu malfortegan signalon de alia civilizacio. Tia signalo, se ricevita iam, havos nur 0,000000001 W. Sendostacio de la sendinta civilizacio uzus eble kelkajn kW, ne pli. Ĉu ie en la literaturo estas priskribita almenaŭ teorie ideo, kiel uzi energion de alia stelo? --Hans Eo (diskuto) 14:03, 13 Jun. 2012 (UTC)

Citaĵa eraro kial? redakti

Mi kopiis la citaĵon [1] el la germana vikio. Sed ĝi ne funkcias. Kial? Mi poste provis per kopiado el la angla vikio. Sama problemo. Kiu povas helpi? --Hans Eo (diskuto) 14:23, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Saluton, Hans. Mi jam korektis la erareton. Simple mankis ĉapitro kun <references/>. Ekde kelkaj versioj la vikia softvaro eĉ indikas la eraron. Do oni nur devas kompreni la indikon, ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 16:44, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Dankon! --Hans Eo (diskuto) 13:26, 21 Okt. 2012 (UTC)

Reiri al la paĝo "Kardaŝeva skalo".