Diskuto:Kazano
Esperantigo
redaktiLa loĝloko estas sufiĉe grava, pri tio indas decidi aparte, kiu esperantigo estus pli oportuna (tatare - Казан):
- Kazan (adjektivo Kazana)
- Kazano (adjektivo Kazana)
- Kazanj (adjektivo Kazanja)
- Kazanjo (adjektivo Kazanja)
Tiu nomo, kiun oni finfine elektos, estu konstante uzata en la Vikipedio, por atingi unuecon.
Se ĉiuj konsentas, restu kaj estu ĉiam uzata la nuna varianto "Kazan". --Dima41 (diskuto) 21:50, 19 Nov. 2013 (UTC)
- Mi proponas alinomigon al Kazano (2) (kaj la artikolo ankaŭ enskribu la variaĵon de Kazanjo (4)) laŭ Esperanto-rusaj vortaroj: Esperanta-rusa vortaro de Bokarev mencias "Kazan(j)·o назв. г. Каза́нь.", kaj Rusa-Esperanta kaj Esperanta-rusa vortaroj de Kondratjev ankaŭ diras "Kazan(j)/o геогр. Каза́нь."
- (1) kaj (3) estas nur cirilaj transskriboj kaj laŭ la reguloj de VP:NELATINA "1.Uzu tradician Esperanto-lingvan (kun O-finaĵo)" estas prioritata pli ol "4.Transliterigu la vorton". --Salatonbv (diskuto) 00:24, 20 Nov. 2013 (UTC)