Kial la titolo (titolo) aperas duoble (duoble)?

Laŭ mia impreso okazsis jene: Ekzistis pri tiu urbo artikolo kun la nomo "Komárno". Vikipediisto:Petr Tomasovsky trovis, ke en Ĉeĥio ekzistas samnoma urbo (Komárno (Kroměříž)) kaj volis krei apartigilon. Li decidis ne ŝanĝi la nomon de la artikolo (kio konservus la historion), sed kreis novan artikolon kun la enhavo de la malnova, kiu nun estas tute senhistoria.
Ebla kialo, ke interkrampe duafoje aperas la nomo de la urbo, povus esti, ke la subdistrikto (okres) same nomiĝas Komárno. Sed pli klara distingilo inter la du Komarnoj eble estus la lando (Ĉehio/Slovakio). – Umberto 17:45, 23. Sep 2005 (UTC)
De kie vi sciis, ke mi jam finis mian laboron? Petro 23. Sep. 2005 18:01 (UTC)
Ankoraŭ unu demando: Kiam iu redaktos pri ĉeĥa vilaĝo Komárno en distrikto Kroměříž, ĉu tiu skribu pri ĝi en urbon Komárno en Slovakio? Mi faras apartigilojn ne por mia plezuro, sed por redaktontoj en estonteco. Petro 23. Sep 2005 18:05 (UTC)
Kompreneble mi ne povis scii, ke vi jam finis vian laboron. Cetere vikipedia artikolo neniam estas finita. Mi simple vidis, ke Lingvano havas demandon pri artikolo kreita antaŭ pluraj horoj, kaj mi respondis la demandon laŭ mia scio aŭ opinio. Kaj mi esprimis mian opinion, ke por multaj homoj la lando estus pli taŭga distingilo ol la distrikto. La elekton de la artikolnomoj vi evidente jam estis fininta. Kaj mi tute ne kritikis vian apartigilon; mi diris nur, ke per nomŝanĝo ("Komárno" -> "Komárno (Ĉeĥio/Komárno)") kaj posta novkreo de apartigilo la malnova artikolo povintus konsevi sian historion. Ĉu tion oni taksas dezirinda, ĉiu decidu mem. – Umberto 18:18, 23. Sep 2005 (UTC)
Samtempe ekzistas en Slovakio vilaĝo, kies nomo estas Praha, do Prago. Kio kun ĝi? De tiaj urboj kaj vilaĝoj havantaj la saman nomon estas pli en Ĉeĥio kaj Slovakio. Petro 23. Sep. 2005 18:31 (UTC)
Vidu ankaŭ Radegast. Petro 23. Sep 2005 18:44 (UTC)
Mi trovas multajn el viaj apartigiloj tre bonaj. Tiun pri Komárno mi estus farinta alimaniere, kaj tion mi diris. Mi povintus ankaŭ ne diri ĝin. Eble estintus pli prudente. – Umberto 19:24, 23. Sep 2005 (UTC)
Vidu ankoraŭ ankaŭ: Oftaj demandoj. Petro 24. Sep 2005 08:42 (UTC)
Reiri al la paĝo "Komárno".