Komárno (distrikto Kroměříž)

(Alidirektita el Komárno (Kroměříž))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Komárno (apartigilo).

Komárno, situanta en Ĉeĥio en distrikto Kroměříž, estas municipo kaj ĝi troviĝas en teritorio, kiun oni iam markis kiel Záhoří (legu Zahorĵi) aŭ Hostýnské Záhoří (legu Hostinske Zahorĵi). Temas pri teritorio situanta inter regionoj Haná kaj Valaĥio. Vivas ĉi tie 280 loĝantoj (2023).

Komárno
germane Komarno
municipo
Kapelo de sanktaj Cirilo kaj Metodo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Komárno
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Kroměříž
Administra municipo Bystřice pod Hostýnem
Historia regiono Moravio
Montaro Subbeskida montetaro
Rojoj Juhyně, Komárník
Situo Komárno
 - alteco 368 m s. m.
 - koordinatoj 49° 26′ 10″ N 17° 46′ 44″ O / 49.43611 °N, 17.77889 °O / 49.43611; 17.77889 (mapo)
Katastro 1,97 km² (197 ha) Komárno
Loĝantaro 280 (2023)
Denseco 142,13 loĝ./km²
Unua skribmencio 1317
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 768 71
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0721
NUTS 5 CZ0721 588598
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Komárno (Kroměříž District)
Retpaĝo: www.komarno.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kelč, Osíčko, Podhradní Lhota, Provodovice kaj Kunovice.

Historio redakti

La loka nomo sonis de komence de la 17-a jarcento kiel Komárné, temis pri vilaĝo estiĝinta en loko komárné (noto de kontribuinto: ĉeĥa vorto "komár" signifas kulo), sur loko kun marĉoj, bordoj de riveroj kaj rojoj. En la unuaj mencioj pri la vilaĝo ĝi estas dokumentita kiel Chomarne, Comarne, Komarn, Comarn. Ĝi estas nomata kun feŭda establo de episkopejo el Olomouc kiel feŭda vilaĝo. La posedanto de Komárno havis kiel feŭdo de olomouca episkopo devojn precipe al proksima burgo Šaumburk apartenanta siatempe al la plej grandaj en Moravio.

En la jaro 1589 la vilaĝo venis en katolikajn manojn. En la jaroj 1771 - 1772 Komárno havis cent tridek plenkreskulajn jam akceptantaj katolikaj loĝantojn kaj sesdek naŭ infanojn. En la vilaĝo oni parolis ĉeĥe. Lernejo estis fondita en la jaro 1827 danke al iniciato de la vilaĝo, por ke la infanoj havu instruadon en loko de loĝado.

Dum la dua mondmilito en tiama Protektorato Bohemio kaj Moravio civitanoj de la vilaĝo aktive helpis en la milito. Al honoro de komarnanoj estas bezone skribi, ke kvankam en proklam-afiŝoj estis civitanoj instigataj por denuncado de kuncivitanoj pro malobeo de la plej diversaj ordonoj, en la vilaĝo okazis nenia denunco. Lokaj homoj helpis en aŭtuno de 1943 per nutraĵoj, mono kaj mapo kelkajn fuĝintajn rusajn militkaptitojn, klopodantaj foriri el Germanio tra Protektorato reen en la patrujon.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869426
1880430
1890448
1900436
1910464
1921462
JaroLoĝantoj
1930496
1950431
1961440
1970424
1980378
1991332
JaroLoĝantoj
2001325
2011309
2014299
2016294
2017291
2018287
JaroLoĝantoj
2019285
2020281
2021270
2022277
2023280

Naskiĝintoj redakti

En la vilaĝo naskiĝis Bohumil Horák, nokta persekut-aviadisto en Anglio. Li pereis inter flughavenoj Redhill kaj Gatwick en Anglio la 29-an de junio 1941 kaj li estas sepultita en tombejo Redstone en Surrey.

Pluaj fotoj redakti