Diskuto:Kompara mitologio

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Arbarulo

En 17a sep. 2021‎ "Petr Tomasovsky movis paĝon Kompara mitologio al Komparanta mitologio: lingve neĝusta, kaj krome tiel nomiĝas ĉefa kategorio". Mi pridubas tiun neĝustecon, ĉar la paĝo povus esti ankaŭ Komparata mitologio, fakte ne estas la mitologio kiu komparas, sed la fakuloj kiuj komparas la mitologiojn. Simile la titolo povus esti Mitologikomparo, Mitologikomparado ktp. Mitologio estas en PIV laŭ unua signifo scienco, sed laŭ dua signifo estas aro de mitoj, kio donas alian sencon al la diversaj titoloj. Mi ne protestas la alinomigon, sed la arogantecon per kiu oni faras tion, sen interkonsento kun la ĵusa aŭtoro de la artikolo aŭ la kolektiva teamo de Alinomendaj artikoloj.--kani (diskuto) 21:44, 18 sep. 2021 (UTC)Reply

Laŭ mi "Kompara mitologio" estis la lingve plej ĝusta elekto. La afero devus iri al Alinomendaj Artikoloj, kaj se neniu havas pli bonan klarigon pri la movo, ĝi estu malfarita. Arbarulo (diskuto) 15:58, 19 sep. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Kompara mitologio".