Diskuto:Kongregacio por la evangelizado de la popoloj
La lingvaĵo estas senespere malmoderna kaj komplikiga. Ekzempla citaĵo
|
Mi ne scias ĉu iam ajn troveblos volontulo kiu pretos traduki tiujn torditajn, supersolenecajn frazojn al pli simplaj vortumoj, ion kiel "Inter la taskoj de la kongregacio aparte estas la akiro kaj administrado de multaj donacoj de la katolikaj kredantoj..." La uzanto, kiu verkis tiujn problemajn frazojn en 2010, jam mortis 91-jara en 2016, do li ne plu povas plikomprenigi siajn frazojn. Mi tre esperus ke iam troveblos iu bonvola uzanto kiu tradukos la tekston al normala stilo de Esperanto, ĉar alternativo nur estus forĵeti la paĝo - kaj multajn similspecajn - kaj de nulo rekomenci traduki iun nacilingvan tekston en "normala stilo". ThomasPusch (diskuto) 20:07, 17 sep. 2023 (UTC)