Diskuto:Konjugacio

Por la fonto, vidi la libro de Georges Kersaudy Langues sans frontières. À la découverte des langues de l'Europe p-j 118-119 86.199.17.106 08:46, 3. Dec 2008 (UTC)

Saluton, nekonatulo. La mencio de la fonto ĉi tie ne havas sencon, ĉar tio devus stari je la fino de la artikolo. Krome vi ne skribis, por kiu informo en la artikolo ĝi estas la fonto. Kore --Tlustulimu 19:12, 3. Dec 2008 (UTC)

Rumanaj ekzemploj redakti

Saluton. Laŭ mia libreto la rumanaj formoj devas enhavi kiel vokalo î anstataŭ u. Do laŭ mia libro la formoj, kiel ekz. sunt estas malĝustaj. Kore --Tlustulimu 18:18, 3. Dec 2008 (UTC)

Saluton, gekaraj. Mi ĵus malfaris la nekonvenajn ŝanĝojn de IPulo, kiu krome ignoris la informon per la ŝablono {{redaktata}}. Kaj mi duonprotektis la artikolon, por ke la IPulo devu kundiskuti, kvankam mi pensas, ke li ne emos aŭ ne povas. Kore --Tlustulimu 18:29, 3. Dec 2008 (UTC)
Mi iom serĉis informojn pri la rumanaj formoj. Ŝajnas, ke okazis antaŭ ĉ. 15 jaroj oficiala ortografia ŝanĝo en Rumanujo, pro kio nun la oficiala skribo estas sunt, suntem, sunteţi anstataŭ la ĝistiama sînt, sîntem, sînteţi, kiun iuj ankoraŭ uzas. Do, se ne okazis ĵusa nuligo de la decio de 1993, oni eble menciu ambaŭ formojn, la antaŭan (kun î) parenteze. – Ĉi tio tamen absolute neniom signifas, ke oni povas fidi la enskribojn de la IP-ulo – mi kore dankas, ke vi almenaŭ provizore haltigis lin. --Surfo 20:44, 3. Dec 2008 (UTC)
La menciita ortografia reformo ja signifus, ke mi devos aĉeti novan eldonon de la libreto pri la rumana lingvo, laŭ kiu mi ja malfaris la formojn. Eble la ŝanĝo tie jam enestas. Kore --Tlustulimu 23:06, 3. Dec 2008 (UTC)
Eble troviĝas rumanlingva vikipediisto, kiu povus doni al ni absolute certan scion pri la aktuala situacio. Estas tiom simpla demando pri la lingvo, ke oni ne bezonas lingvistan kompetentecon. Ĉu demandi en la ĝenerala diskutejo, ĉar eble ne multaj interesiĝas pri konjugacioj? --Surfo 08:10, 4. Dec 2008 (UTC)
Saluton, Surfo. Mi ĵus remetis la per u skribitajn formojn laŭ nova eldono de la nomita fonto, kiun mi aĉetis jaŭde. Kore --Tlustulimu 18:43, 7. Dec 2008 (UTC)

Ekzemploj redakti

Saluton, gekaraj. Kial estas menciitaj la alilingvaj ekvivalentoj nur por la verbo esti? Kore --Tlustulimu 19:39, 3. Dec 2008 (UTC)

Tio estas tre bona demando. Eble pro tio, ke estas facile krei tian ekzemplaron kopiante el iuj lernolibroj, dum estus multe pli malfacile verki bonan artikolon pri la gramatika fenomeno "konjugacio". Sed tamen, se oni havas la ekzemplojn, ili estu seneraraj. La IPulo ĥaosigis multon, ekz. nun estas forigitaj la krampoj, kiuj iam aperis ĉirkaŭ personaj pronomoj. Tiuj portis gravan informon, nun tute perditan: en iuj lingvoj, por diri "mi estas" sufiĉas la verbo sen ia ajn subjekto (ekz. itale sufiĉas sono) dum en aliaj estas nepre bezonata ankaŭ la pronomo (en la angla ne sufiĉas am). Tio estis indikita per la krampoj, sed nun neniel. Pli bone ol forlasi la krampojn estus tute forigi la pronomojn, ĉar tiuj ne estas konjugacia fenomeno, krom eble en la lingvoj kiuj neprigas ilin. Alia frenezaĵo enkondukita de la IPulo estas la rusa "esti", al kiu li eĉ aldonis "plu uzata en moderna rusa", dum la afero estas fakte rekte mala: tiuj formoj ne plu estas uzataj en la moderna rusa, kaj oni prefere forigu la tutan rusan serion. --Surfo 21:01, 3. Dec 2008 (UTC)
pardonu entrudiĝon - la estanta tempo de "esti" ne plu uzatas en la rusa (krom "есть") - tamen ĝi uzatas en la pasinta tempo. --Dominik 09:52, 4. Dec 2008 (UTC)
Bonvenon, vi ja neniel entrudiĝis :) Kompreneble vi pravas, sed tio ne pravigas la titolan linion "plu uzata en moderna ruea" (kaj ankaŭ "есть" fakte estas nur malofte uzata por nia "estas"). --Surfo 12:28, 4. Dec 2008 (UTC)
Dankon, mi svage memoras la esprimon "есть ли... ?" - --Dominik 12:36, 4. Dec 2008 (UTC)
Saluton, Surfo. Ĉu mi eventuale plilongigu la duonprotekton de la artikolo, por ke ni iom post iom povu korekti la fuŝaĵojn kaj aldoni pliajn informojn al la enkonduka parto? Kore --Tlustulimu 21:07, 3. Dec 2008 (UTC)
(+) Ĉu vi povus malfari la fuŝaĵon pri la pronomoj, kiuj iam estis en krampoj? Sed simpla entuta malfaro ne plu eblas, ĉar mi intertempe aldonis post parta malfaro. Krome mi ne kontraŭas, se vi forigus la rusan ekzemplon. Tiam denove estus spaco por pliaj sudslavaj lingvoj. Krome mi povus aldoni pliaj lingvojn, ĉar mi kolektas la reference indikitajn libretojn pri pli ol cent lingvoj, kvankam mi ne regas ĉiujn, sed nur 5 pli malpli. - Krome la fuŝulo ankaŭ ŝanĝis sensence la rumanajn ekzemplojn, sed mi intertempe korektis ilin. Kore --Tlustulimu 21:14, 3. Dec 2008 (UTC)

Vi plilongigu la duonprotekton laŭbezone, se vi ankoraŭ estos prilaboranta la artikolon, kiam finiĝas la protekto. La krampojn mi nun ne povas aldoni, estas tiom komplike trastudi ĉion; eble poste. Mi mem opinias, ke estas pli bone ĉiam tuj nuligi ĉiujn ŝanĝojn de la fuŝulo kaj nur poste komenci fari proprajn redaktojn, sed oni ne ĉiam tuj timarkas, ke jen ree aktivas la konato, sub nova IP-numero. - Ĉu vi legis ĉi-supre mian rimarkon pri la rumanaj formoj? --Surfo 21:57, 3. Dec 2008 (UTC)

Pliaj lingvoj ĉe la ekzemplo redakti

Saluton, gekaraj. Mi ŝatus aldoni la verboformoj por esti en la persa lingvo laŭ malgranda libreto. Sed bedaŭrinde ĝi nur enhavas latinlitere skribitajn formojn.

Pronomo verbo germane Esperanto
(man) haßtam (ich) bin mi estas
(to) haßti (du) bist vi estas
(u) haßt / aßt (er/sie) ist estas li/ŝi estas
(mâ) haßtim (wir) sind ni estas
(schomâ) haßtid (ihr) seid, (Sie) sind vi estas
(ischân) haßtand (sie) sind ili estas

Ĉu ekzistas ie taŭga fonto por la persa skribo de ĉi tiu verbo, laŭeble kune kun latina skribo? Kore --Tlustulimu 15:29, 8. Dec 2008 (UTC)

Mi jam sukcesis. Kore --Tlustulimu 16:12, 8. Dec 2008 (UTC)
Restas tamen la formo "aßt". Prefere skribu "ast", ĉar en esperanta transskribo oni certe ne uzus la speciale germanan literon ß. --Surfo 10:11, 11. Dec 2008 (UTC)
Dankon pro via atentigo. Mi ĵus korektis tion, sed krome aldonis atentigon al la fontindiko, el kiu mi prenis la skribon je ß. Kore --Tlustulimu 10:42, 11. Dec 2008 (UTC)
Ĉe la germanlingvaj tradukoj estas du eraroj: : "(er/sie) estas" devas esti "(er/sie) ist"; "(Sie sind)" devas esti "(sie sind)". --Bel Air 16:49, 11. Dec 2008 (UTC)
Oh. Dankon, Bel Air. Vi pravas. Tial mi ĵus rigardis en la artikolon, sed tie la germanaj ekzemploj estas en ordo. Kore --Tlustulimu 16:58, 11. Dec 2008 (UTC)

Rusaj ekzemploj redakti

Saluton, gekaraj. Mi ĵus demandis en la rusa vikipedio pri la problemo je la rusa verbo быть. Nun ni atendu iomete kaj tiam mi certe scios, kiel ni povos ŝanĝi la koncernajn informojn. - Krome mi plilongigis la duonprotekton pro nenecesa redakto de IPulo. Kore --Tlustulimu 09:53, 11. Dec 2008 (UTC)

Saluton, gekaraj. Finfine vikipediisto Александр Сигачёв korektis la strangaĵon ĉe la rusa lingvo. Kore --Tlustulimu 15:00, 11. Dec 2008 (UTC)
(+) Mi ĵus rigardis en mian etimologian vortaron de la rusa lingvo (Этимологический словарь русского языка) kaj tie trovis preskaŭ ĉiujn menciitajn formojn (La 2a persono plurala ne estas tie aŭ mi pretervidis ĝin.), ĉi tie cititajn kiel malnovrusa. Krome mi tie trovis varianton por la 1a persono plurala. Aldoninte la informon kiel referecon, mi nun esperas, ke tio nun estas en ordo. Kore --Tlustulimu 17:18, 11. Dec 2008 (UTC)

Saluton, gekaraj. Denove iu IPulo ŝanĝis la rusajn ekzemplojn, ignorante la ĉitiean diskuton. Tial mi ĵus malfaris la ŝanĝojn kaj blokis la artikolon por IPuloj por du semajnoj. Se ĝis tiam ne estos mencio de serioza fonto, tiaj ŝanĝo ne okazu. Kore --Tlustulimu 15:44, 1. Jun 2009 (UTC)

Difino de konjugacio redakti

La difina frazo momente diras "Konjugacii signifas laŭvice almeti al verba radiko la diversajn afiksojn...". Tio ĝustas rilate al Esperanto, sed ne al (ĉiuj) aliaj lingvoj, kaj tiel ne al la nocio konjugacio ĝenerale. Apliki afiksojn estas la maniero, kiel Esperanto (sole) kaj pluraj aliaj lingvoj realigas la konjugacion. Estas tamen lingvoj, kiuj ankaŭ (aŭ sole) uzas fleksion, ablaŭton ktp. por konjugacii, ekz-e la araba lingvo kaj preskaŭ ĉiuj hindeŭropaj lingvoj. Eĉ (naturaj) lingvoj kiujn oni kalkulas sub la aglutina tipo malofte estas "puraj" en tiu senco, sed ankaŭ pli-malpli ofte fleksias (ekz-e la japana lingvo), do konjugacias ne nur per afiksado. --Bel Air 17:01, 11. Dec 2008 (UTC)

Saluton, Bel Air. Mi ĵus aldonis kelkajn pliajn variantojn modifi verbojn dum konjugaciado. Sed ankoraŭ aldonendas kaj aldoneblas pliaj variantoj kaj fontoj por tio. Kore --Tlustulimu 17:45, 11. Dec 2008 (UTC)
Saluton Tlustulimu, bonas kompreneble aldoni variantojn resp. ilojn kiel oni en diversaj lingvoj realigas konjugacion. Tamen, mia punkto estas, ke la baza difino de konjugacio (la dua frazo) ne estas en ordo ĉar ĝi limiĝas al nura afiksado. Aldoni ekzemplojn kiuj ne apartenas al afiksado ne riparas la eraron en la difino. Mi proponas diri post la korekta unua frazo ("Konjugacio estas la sistemo de la diversaj verbaj formoj, per kiu lingvo esprimas la cirkonstancojn de ago") iun kiel
"Konjugacii signifas varii la formon de la verbo, ekzemple per ŝanĝo de la vortradiko, per apliko de fleksiaj finaĵoj aŭ per almeto de afiksoj al la radiko de la verbo. Tiel oni esprimas, depende de la lingvo, ekz-e la ŝanĝojn de persono, nombro, tempo, modo kaj voĉo." (La tria frazo denove povas resti senŝanĝe). --Bel Air 14:04, 15. Dec 2008 (UTC)
Saluton, Bel Air. Mi ĵus ŝanĝis la frazon laŭ via propono. Kore --Tlustulimu 18:40, 15. Dec 2008 (UTC)
Bonege! --Bel Air 16:27, 16. Dec 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Konjugacio".