Diskuto:Kontraŭkoncipo

Latest comment: antaŭ 9 monatoj by ThomasPusch in topic Misgvidigaj internaj ligiloj

Ekzistas du artikoloj pri la temo: (1) kontraŭkoncipo kaj (2) kontraŭkoncipiloj. Mi adaptis tekston el la anglalingva artikolo Birth Control por ĉi tiuj du esperantaj paĝoj. --Donaldo Rogers 2012-12-05

La divido de la temo al kontraŭkoncipo pri filozofiaj kaj religiaj opinioj kaj kontraŭkoncipiloj pri la praktikaj manieroj sendube utilas, kaj kontentige kompreniĝas komence la la artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 06:28, 18 jul. 2023 (UTC)Reply

Misgvidigaj internaj ligiloj redakti

La teksto bedaŭrinde estas aŭ iĝis malmatura: Ne sufiĉas simple inventi iujn ruĝajn ligilojn al neekzistantaj tekstoj kiel Cezara sekcado, sed necesas kontroli ĉu ne eble ekzistas esperanta artikolo je iom alia vortumo, en tiu ĉi kazo la artikolo Cezara sekco. Alia ekzemplo estis la teksto Nacia Prisana Servo de Britio, kiu ĉi tie ŝajnis neekzistanta pro la nomo Nacia San-Servo de Britio. Mi riparas tiujn du kazojn kaj metas ankaŭ alidirektilojn de la "alternativaj" nomoj al la ĝustaj titoloj, sed necesus kontroli ĉiujn nun ruĝajn ligilojn... Plej simple tio eblas, se oni serĉas la temon en alia vikipedia lingvo, tie vidas ĉu estas la nomo "Esperanto" en la listo de lingvoj, kaj jam havas la ĝustan artikolon. Baza regulo: ne antaŭsupozu ke la esperanta vikipedio havas nenion pri certa temo, ĝi estas pli informplena ol multaj supozas sen kontrolo! --ThomasPusch (diskuto) 06:21, 18 jul. 2023 (UTC)Reply

Plia ekzemple estas la ruĝa ligilo seksedukado: Ĉu vere imageblas ke tiom baza koncepto komplete mankas en la esperant-lingva vikipedio?? En tiu ĉi kazo la artikolo nomiĝas seksa edukado. Denove: Kontroli kaj meti alidirektilon. ThomasPusch (diskuto) 06:38, 18 jul. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Kontraŭkoncipo".