Diskuto:Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010)

Por Vikinovaĵo, kial ne? redakti

Ĉu vi konsentas transigi la enhavon de la paĝo de Vikipedio al Vikinovaĵo? --→ Airon 13:25, 10. Apr 2010 (UTC)

Mi konsentas, ĝi taŭgas - sed vi lasu ankaŭ ĉi tie, do nur kopiu tien. Marek "Blahma" BLAHUŠ 15:57, 10. Apr 2010 (UTC)
Por kopii la tekston necesus konsento de la aŭtoroj, ĉar dum Vikipedio uzas rajtocedajn (copyleft) permesilojn, Vikinovaĵoj (almenaŭ la angla, la rusa, kaj kelkaj aliaj) uzas nerajtocedan CC BY. --AVRS 12:45, 11. Apr 2010 (UTC)
(for krono) Kaj Vikipedio kaj Vikinovaĵo estas disponeblaj sub CC-BY-SA. --→ Airon 15:05, 11. Apr 2010 (UTC)
Kio estas "(for krono)" kaj kial vi metis vian mesaĝon ĉi tien anstataŭ ol sub la mesaĝon por kiu ĝi ŝajnas esti alineita? Kion vi pensas pri la sube citita decido farita en 2005? --AVRS 12:03, 14. Apr 2010 (UTC)
Tamen la esperanta Vikinovaĵo havas ĝustan licencon. Kontrolu ĉe la paĝo-piedo. --Fiskot (diskuto) 13:32, 11. Apr 2010 (UTC)
Tio estas Inkubatoro. Ĉu Vikinovaĵoj plu havos CC BY-SA kiam oni ilin movos al http://eo.wikinews.org? Ĉe wmf:Projects/Wikinews finally decided on a licensing scheme! estas skribite: ", CC-BY has now been agreed upon by the Wikimedia Foundation to be the new license for all existing and future versions of Wikinews. Any edits made previously remain public domain - it is only new edits that will need to be under this Creative Commons License." Ĉu tiam estos akcepteble havi tiajn artikolojn, aldoninte al ili grandan atentigon? --AVRS 14:08, 11. Apr 2010 (UTC)


"La kapitano de la registara aviadilo jam havis konflikton kun Lech Kaczyński; en aŭgusto de 2008, la kapitano decidis ne surteriĝi en Tbiliso – dum la rusa-kartvela milita konflikto, pro sekurecaj kialoj – sed en distanco de 350 km, en la azerbajĝana Ganĝa, spite al eksplicita ordono de Kaczyński (kiu estis kiel prezidento ankaŭ ĉefkomandanto de la armeaj fortoj, tiel ĉefo de la aviadila kapitano). Lech Kaczyński tiam akuzis lin je rifuzo de ordono."

ĉu tio ne sugestas ke en tbilisi kaj smolensk temis pri la sama kapitano? se jes, necesus ŝanĝi

Tiu "Tbilisa" kapitano (Grzegorz Pietruczuk) estis alia homo, kiu estis maldungita baldaŭ post tio. La kapitano de tiu aviadilo estis alia homo, do mi forigas tiun informon.
PS mi nenion forigis, la aŭtoroj mem reverku la alineon.Sxak 07:06, 6. Jul 2010 (UTC)
Reiri al la paĝo "Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010)".