Diskuto:Kurona duoninsulo

Latest comment: antaŭ 10 monatoj by ThomasPusch in topic Kuŝa terlango

Kuŝa terlango redakti

Mi proponas ŝovi la artikolon al "kurŝa terlango", ĉar tiu ĉi esprimo ŝajnas esti pli kutima en Esperanto. -Ulrich Matthias (diskuto) 08:09, 17 jul. 2022 (UTC)Reply

@Ulrich Matthias: Vidu la referencan noton: "Kurŝa Terlango" estas alternativa termino uzita en teksto de la magazino La Ondo de Esperanto, 2022. №2, paĝoj 35 ĝis 37. Tamen la sono "ŝ" en la originaj nomigoj, litove Kuršių nerija kaj germane Kurische Nehrung, nur indikas adjektivan formon de la praa balta gento esperante nomata kuronoj, kaj nomi la kuronojn aldone "kurŝa gento" kaj la antikvan kuronan lingvon ankaŭ "kurŝa lingvo", koresponde ankaŭ la lagunon kaj duoninsulon resp. terlangon, estus kontraŭ la ĝenerala ideo de Esperanto ke substantivoj kaj adjektivoj havas saman vortradikon kaj diferencas nur per aldono de sufikso -o respektive -a. ThomasPusch (diskuto) 05:36, 20 jun. 2023 (UTC)Reply
PS: Pri ŝanĝo de duoninsulo al terlango eblus kompreneble diskuti. Principe duoninsulo kaj terlango ja estas sama koncepto, "tera areo, preskaŭe (sed ne tute) ĉirkaŭata de akvo", nur ke terlango estas "aparte mallarĝa duoninsulo". Kvankam malfacilas per difino precizigi la klarigon kio estas "aparte mallarĝa", mi persone konsentus ke tiu ĉi duoninsulo nomeblas "aparte mallarĝa". Sed ĉiukaze ambaŭ vortoj vortare ĝustas, kaj tial same eblas ankaŭ lasi la titolon kia ĝi estas ĝis nun. ThomasPusch (diskuto) 07:05, 20 jun. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Kurona duoninsulo".