Diskuto:Kvadriko

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Tlustulimu

La termino "kvadriko" ne estas trovebla en ajna vortaro konata de mi (ekz. ne en NPIV, Reta Vortaro ktp.).

Kial ne simple kvadrata surfaco, ĉar ĝi estas surfaco difinita de kvadrata polinomo? Ankaŭ, alilingve:

  • “Quadratic surfaces are also called quadrics” (kvadrataj surfacoj ankaŭ nomiĝas quadric) el MathWorld
  • la titolo de la samtema artikolo en la nederlandlingva Vikipedio: nl:Kwadratisch oppervlak (kvadrata surfaco)
  • “une quadrique, ou surface quadratique, est …” (quadrique, aŭ kvadrata surfaco, estas…) el la franclignva Vikipedio fr:quadrique

Nu, oni povas konfuzi ĝin kun surfaco kiu estas kvadrato, sed tio miaopinie ne estas tre grava. Osteologia (diskuto) 18:37, 16 okt. 2019 (UTC)Reply

La termino "kvadriko" troviĝas en la vortarego de p-ro Krause "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto", sur paĝo 1091, sub la tiea germana kapvorto "Quadrik". --Tlustulimu (diskuto) 18:49, 16 okt. 2019 (UTC)Reply
Krome mi ĵus trovis la terminon "kvadriko" en la plej nova vortarego de la sama aŭtoro. La titolo de la libro estas "Plena Vortaro Esperanto-Germana" en du volumoj, sur paĝo 718. --Tlustulimu (diskuto) 18:54, 16 okt. 2019 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Kvadriko".