Diskuto:Kvantizanto

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Osteologia in topic Termino

Termino redakti

Mi proponas uzi la terminon "kvantigilo" por ĉi tiu artikolo. La angla esprimo "quantifier" venas de la verbo "quantify", kaj ankaŭ la germana "Quantor" (kiu ŝajne estis la modelo por la Esperantigo "kvantoro") laŭ la germana Vikipedio estas mallongigo de "Quantifikator", kaj do ankaŭ venas de la verbo "quantifizieren". Tiun verbon oni plej bone Esperantigas per "kvantigi". Se oni same kiel en la aliaj lingvoj derivigas la nomon de tiuj simboloj de tiu verbo, la logika nomo en Esperanto estas "kvantigilo". Tiel oni evitas la novradikon "kvantoro" kaj havas rilatajn terminojn kaj por la verbo kaj por la simbolo. Kion opinias la aliaj pri la propono? Marcos 10:54, 19. Nov 2010 (UTC)

Ĉar neniu kontraŭis, mi nun ŝanĝis la titolon al "kvantigilo". Marcos 12:21, 30. Nov 2010 (UTC)
Fakte, NPIV enhavas ĉi tiun termon, kiel kvantizanto: jen. Ĉi tiu uzas la teknikan sufikson -izi (NPIV), signifanta “provizi per”, kio ŝajnas taŭga al mi. Ĉi tiuj logikaj operatoroj provizas variablojn per kvantoj (de logika aplikebleco), sed ne igas variablojn kvanto. (La ĉi-lasta estus anstataŭigo de variabloj per esprimoj.) Osteologia (diskuto) 16:48, 14 mar. 2020 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Kvantizanto".