Diskuto:La Brita Esperantisto

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Lingvano

Iom domaĝe ke restas kvar eksaj redaktintoj pri kiuj oni ŝajne scias tute nenion:

Ĉu ne iu kun aliro al la malnovaj jarkolektoj povus plenigi la plej bazajn informtruojn? ... plej none per indiko en la plej modesta ĝermolisto de britaj esperantistoj ... ThomasPusch (diskuto) 20:34, 11 maj. 2022 (UTC)Reply

Mi povis aldoni ion pri Ken Alexander kaj Dermod Quirke, ĉerpante el informoj en la reto. Pri Osmotherly estas malklare: laŭ https://bibliotekoj.org/bpe.pdf la redaktoro en la komenco de 1959 nomiĝis "Emily Kathleen Grace Osmotherly", sed la aŭtoro de "Liberala Himnaro" (1948) estis "E. K. Osmotherly", kaj mi trovis registron pri morto de "Emily Kathleen Osmotherly" en 1980, do mi iom dubas pri "Grace", pri kiu mi trovis neniun alian mencion, do la informoj ne sufiĉas eĉ por ĝermo. (Al mi mankas eĉ fidinda indiko, ke la esperantisto "E. K. Osmotherly" nomiĝis "Emily Kathleen".) Pri C. J. Hunt mi havas tute nenion. Lingvano (diskuto) 16:04, 13 maj. 2022 (UTC)Reply
En la numero de La Brita Esperantisto de marto 1959 kaj "Mrs G. Osmotherly" kaj "E. K. Osmotherly" estas menciitaj. Strange estus nomi la saman homon tiel en du manieroj. Tamen, en la numero de novembro-decembro 1980: "La 17an de oktobro 1980 mortis Emily Kathleen Grace Osmotherly je la aĝo de 82. Ŝi estis fidela membro de BEA, de la Ilforda Esperanto-Societo, la Londona Esperanto-Klubo, kaj la Societo de Britaj Esperantaj Instruistoj. Dum kelka tempo ŝi redaktis “The British Esperantist”." Do eble tamen temas pri la sama homo? Aŭ oni miksis du homojn en la nekrologo? Lingvano (diskuto) 15:15, 17 maj. 2022 (UTC)Reply
Verŝajne temas pri geedzoj. Laŭ ukcensusonline.com: Edward Knight Osmotherly en Essex aĝis 7 en 1911; Edward Knight Osmotherly mortis ĉirkaŭ 1987 en aŭ apud Londono. Laŭ La Brita Esperantisto, februaro 1931: "Edward K. Osmotherly, Plaistow" sukcesis en elementa ekzameno. Laŭ ancestry.co.uk: Emily Kathleen G. Varndell naskiĝis en julio 1898 en Chertsey, Surrey; Emily K. G. Varndell edziniĝis kun Edward K. Osmotherly en aprilo 1949 en West Ham, Essex. Lingvano (diskuto) 11:19, 1 jun. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "La Brita Esperantisto".