Diskuto:Ladislav Klíma

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Sj1mor in topic Suferado de princo Sternenhoch

Suferado de princo Sternenhoch redakti

Mi deziras havebligi la artikolon pri tiu-ĉ romano en Esperanto, sed ĝi aktuale ekzistas sole en la Ĉeĥa.

Vikidatumoj: Utrpení knížete Sternenhocha (Q11879180)

Vikipedio: https://cs.wikipedia.org/wiki/Utrpen%C3%AD_kn%C3%AD%C5%BEete_Sternenhocha

Kiel oni povos fari? Mi ja povas uzi la tradukilon por maŝine traduki la enhavon, sed ĉar mi ne konas la lingvon, mi preferas ne fari tion, kaj ke iu ĉeĥlingvana esperantisto kontrolu la tradukon.

Mi pensas ke tio estas sufiĉe grava por la klopodo ĉar "La opero Sternenhoch de la ĉeĥa fama komponisto Ivan Acher estis prezentita plene en la lingvo Esperanto 15-foje sur la plej elstara scenejo en Ĉeĥa respubliko – en Nacia Teatro en Prago. Kaj unu fojon ĝi estis prezentita en la teatro en Ostrava kaj dum la Internacia festivalo de profesiaj teatroj en Nitro en Slovakio. Estas la verko de profesiuloj. Entute la operon spektis ĝis 8000 spektantoj en la teatro aŭ en interreto pli ol 5000 spektantoj sur la portalo OperaVision, kie vi povas spekti la tutan operon ekde la komenco ĝis la fino." La Ondo de Esperanto: Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2019 (2)

Oni ja povas spekti partojn de la opero ĉe OperaVision, kun subtitoloj en la ĉeĥa, germana, angla kaj franca sed en Esperanto ankoraŭ mankas.

Antaŭdankas - Sj1mor (diskuto) 08:21, 1 feb. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Ladislav Klíma".