Diskuto:Leĝo (juro)

Ho fakuloj pri juro, bonvolu rigardi la germanlingvan jurportalon. Ĉu ne imitinde ? Arno Lagrange 06:11, 11. Nov 2003 (UTC)

Alilingvaj versioj ligas al leĝo. Kerio 20:23, 22. Maj 2010 (UTC)

Aĥ ne! Ni ne povas alinomi la paĝon "Juro" per "Leĝo". La du vortoj neniel estas samsignifaj. En pluraj lingvoj, ekz. la angla, la vorto "law" (leĝo) reale signifas plurajn aferojn: leĝo, leĝaro, juro, ktp. Sed en Esperanto leĝo estas unu el la eblaj juraj aktoj, samkiel dekreto, traktato, ktp.! Do mi petas, ke oni redonu al la artikolo ĝian unuan, veran titolon: "Juro". Xavy 02. Jun. 2010

Mi tutkonsentas kun Xavy. Juro ja estas la tuta aro da principoj kaj normoj, dum leĝo estas nur unuopa, jura dokumento. --Lohengrin 00:09, 17. Jul 2010 (UTC)
Reiri al la paĝo "Leĝo (juro)".