Diskuto:Lestadianismo kaj kontraŭkoncipo

Latest comment: antaŭ 11 monatoj by ThomasPusch in topic Dubindaj aldonaĵoj de hieraŭ

Ĉu vere en la finna aŭ sveda vikipedioj estas nenio pri la temo? De kie do apogiĝas la informoj? Aŭ ĉu temas pri "originala esploro" aŭ originala babilado? Referencoj respondus tiujn demandojn. ThomasPusch (diskuto) 12:33, 17 jul. 2023 (UTC)Reply

La metinto respondis ke en la finna vikipedio estas paĝo Vanhoillislestadiolaisuus ja ehkäisy, tamen nur pri konservativa lestadianismo. Ne gravas la enhava limigo: pli bone mi ligu la du paĝojn ol ke ambaŭ staru tute sole. Dankon pro la informo! ThomasPusch (diskuto) 19:58, 17 jul. 2023 (UTC)Reply

Pri la lastaj aldonoj de anonimulo, kiujn mi ne transprenis: La teksto jam estas sufiĉe kritika pri la luterana movado, ne necesas ankoraŭ pli kaj pli bati. ThomasPusch (diskuto) 13:53, 18 jul. 2023 (UTC)Reply

Dubindaj aldonaĵoj de hieraŭ

redakti

Pliaj aldonoj de sama homo laŭ alia anonima konto hieraŭ:

"Ĉar lestadianoj ricevas vere multe infanojn sed la klara plejo el ili restas la movadon, multe pli multaj finnlandanoj ol oni kredus laŭ la membra nombro havas familian fonon en lestadianismo. El finnparolantaj finnoj eble 10 procentoj havas familian fonon en konservativa lestadianismo kaj el finn-svedoj eble 10 procentoj en orienta lestadianismo."

Noto:

kaj ŝanĝo de "Laŭ Joona Korteniemi, pastro, kiu forlasis la konservativan lestadianismon, la nombroj de gefiloj en la konservativaj lestadianaj familioj plimalgrandigis speciale en suda Finnlando."

al "Laŭ Johannes Alaranta, pastro, kiu forlasis la konservativan lestadianismon kiam oni parolis pri pedofilio en la movado, la nombroj de gefiloj en la konservativaj lestadianaj familioj plimalgrandigis speciale en suda Finnlando"

Noto: Se estas diversaj indikoj, kiu diris ion, nepre bezonatas referencoj por pruvi kiu versio veras. Kaj "kiam oni parolis pri pedofilio en" teksto, ĉiukaze bezonatas konvinkaj referencoj, kaj klara gramatiko pri kio ekzakte temis (kion signifas ke "oni parolis pri ĝi"?), ĉar pedofilio en nia socio estas granda morala akuzo. ThomasPusch (diskuto) 13:21, 31 jul. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Lestadianismo kaj kontraŭkoncipo".