Diskuto:Liberŝtato

En la komenca formo de la artikolo uziĝis la praktike kutimaj landonomoj "Bavario", "Saksio" ktp., kaj nur en posta prilaboro iu redaktanto ŝanĝis ilin al la persona prefero "Bavarujo", "Saksujo" ktp. Gramatike ambaŭ variaĵoj ĝustas, sed ne estas argumento nur pro simpla prefero kaj sen enhava diskuto ŝanĝi la formon, despli ke de la praktike pli kutiman al la praktike malpli uzata formo. Tial mi remetas la originajn vortumojn "Bavario", "Saksio" ktp. Krome kritikindas, ke pri multaj liberŝtatoj ekzistas e-lingvaj artikoloj, sed ili tute ne menciiĝas ĉi-tie, kaj tion ne eblas klarigi per unua kreo de tiu-ĉi listo kaj posta kreo de la unuopa artikolo: ekzemple la tekston pri la liberŝtato Oldenburgio oni verkis en 2006, sed en la tiu-ĉi listo la liberŝtato ekmenciiĝis per germana nomo Oldenburg kaj sen artikola ligo en julio 2013, kaj pri aliaj historiaj liberŝtatoj en la Germana Regno similas: Simple oni kopiis germanlingvan liston, kaj tute ne atentis pri la e-lingva vikipedio. Ankaŭ tion mi rapide klopodos korekti. ThomasPusch (diskuto) 07:51, 23 Dec. 2015 (UTC)

Reiri al la paĝo "Liberŝtato".