Diskuto:Librejo "Esperanto" (Moskvo)

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by ThomasPusch

Ĉu ne necesas nomi ĉi-artikolon Librejo "Esperanto" ? Mi opinias ke krampoj estas taŭgaj por la titolo. P.Fiŝo 13:45, 8. Dec 2009 (UTC)

Ne nepre: Se en publikaĵoj de la eldonejo kutime uzatus la formo sen citiloj, ankaŭ la artikola titolo povus esti sen citiloj. Sed almenaŭ en la nun bildigitaj skanaĵoj precipe videblas la formo kun citiloj, ekzemple en Librejo de esperanto 1.jpg. Se estas tiel, ankaŭ la artikola titolo estu kun citiloj. Tial mi nun - laŭ la stato de la skanaĵoj de 1908 kaj 1909 - movas la artikolon al titolo Librejo "Esperanto" (Moskvo), lasante alidirektilon. Tamen precipe mi bonvenigus pliajn informojn pri la eldonejo. Se montriĝus ke en aliaj jaroj aŭ en simple aliaj eldonaĵoj vasta plimulto estis sen citiloj, bonus (kaj facile eblus) renomigo al la antaŭa titolo Librejo Esperanto (Moskvo). ThomasPusch (diskuto) 14:56, 15 jul. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Librejo "Esperanto" (Moskvo)".