Diskuto:Libroj.org

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

Do, nun estas artikolo pri Libroj.org, kaj ankoraŭ mankas koresponda artikolo pri Bookwyrm, al kiu Libroj.org apartenas. Rapida okulumo al la angla teksto en:Fediverse montras, ke tie ankoraŭ estas nenio pri Bookwyrm, kaj ankaŭ vikidatumoj ne konas iun projekton de tiu nomo, do ankaŭ ne ekzistas teksto aŭ teksteto en iu ajn alia nacia lingvo. Tamen oni ankaŭ pri tiu projekto oni povus kunskrapi eksterajn referencojn kaj informojn por nova teksto (samkiel mi hodiaŭ faris pri la nova paĝo "Libroj.org"), sed tion jam ne entreprenos mi. Kaj oni povas kompreneble ankaŭ pigre atendi, ĝis kiam iuj nacilingvuloj faris en sia lingvo artikolon, kaj tiam traduki tiun tekston al Esperanto. Aŭ povas rezigni entute pri tiu temo. Ĉiukaze mi petas ke vi metu ruĝan ligilon por estonta la titolo Bookwyrm nur, kiam vi bezonas ĝin por tuj krei tekston. ThomasPusch (diskuto) 21:19, 18 apr. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Libroj.org".