Diskuto:Lingvo

Latest comment: antaŭ 5 jaroj by Kani in topic Ne neŭtrala sekcio

2002/04/02 - Ĉar la interreto havas kapablecon uzi sonajn dosierojn, mi pensas, ke estus bona havi MP3-n (aŭ similan formaton) de la specimeno por ĉiu lingvo. Kion vi ĉiuj pensas pri tio? - Scott REDD

Bonege, bonvolu fari! Vi povas alŝuti la dosierojn al la metaangla vikipedioj, kaj enmetu la ligilojn en la artikolojn ĉi tie. Mi provos mem fari unu-du se mi povas funkciigu mian komputilmikrofonon. --Brion VIBBER
Certe, iu el ni ĉiuj povas fari sonan dosieron Esperante, aŭ per la multaj parolantaj naciaj lingvoj, sed Volapuko aŭ la multaj maloftaj parolantaj lingvo? -Scott REDD
Ni eltrovu aliulojn, kiuj ja parolas la lingvojn, kaj petu ilin rekordi sondosieron, ĉ'ne? --Brion VIBBER
Bone. Ni uzos nian grandegan Vikio-monaron per pagi ilin. :) -Scott REDD
La valuto de bona ago estas ege pli riĉa ol nura mono. :) Mi ĵus rekordis dosierojn por Esperanto, Interlingvao, kaj Baza Angla. Mi alŝutos ilin post mi konvertos ilin MP3en. --Brion VIBBER
Brion: La dosierojn sonas tre bonege! Via voĉo estas tre klara por tia ago. Ĉu vi volas fari anglan dosieron, ankaŭ? -Scott REDD
Mi provos... ĉu mi uzu mian denaskan usonakĉenton, aŭ la pli neŭtralan pseŭdobritan kiun mi uzis por la baza angla? --Brion VIBBER
Mi opinas, ke se vi estas denaska usonano, vi uzu denaskan akĉenton. Eĉ por la baza angla dosiero. Dankon pro via laboro! -Scott REDD
Nu, la baza angla ne estas io, kion oni instruus al usonanglalingvanoj. :) Ĉar ĝi estas brita elpensaĵo, mi preferus ke ĝi estu plimalpli "aŭtentika" tiel. Estus pli bone, se vera britanglalingvano refarus ĝin. Por la (normala) angla, mi faros usone... Aliaj akĉentoj estus bona aldono tie, ankaŭ. --Brion VIBBER
Bone. Mi konsentas kun vi. Ĉar vi ne estas denaska parolanto de baza anglo, uzi la Anglan akĉenton. Eble, eĉ, ke anglano dirus, ke usonano ne povas paroli ĝustan (normalan) anglan. :)

Nomoj de Lingvoj redakti

Preskaŭ tutaj lingvoj havas nomon forme "Xxxx-a lingvo" NUR planlingvoj havas nomoj "Xxxx-o". Nur unu planlingvo ne havas nomon tiel formo: "Baza Angla"! Pro tio? Aŭ "baza anglo lingvo", ĉar tia lingvo ne estas vere planlingvo sed baza formo de neplanlingvo, aŭ "Bazanglo", se tia lingvo vere estas planlingvo de tradicia formo. ("Simple english" kiel "ponto" inter "basic english" kaj "proper english" mi donas impreson, ke la dua ebleco estas pli korekta) - Lingva nomigeco havas sistemon - planlingvoj normale nur estas lingvo kaj pro tio oni ne devas distingi de ekzemple volapuka kulturo, volapuka muziko, volapuka teatro ktp.

  • pro tio mi proponas nomigi "baza angla" aŭ "bazanglo" aŭ "baza angla lingvo" pro tio baza angla havas propran kulturon - la anglan kulturon!
  • Esperanto estas planlingvo SED ekde kelkaj dek jaroj esperanto havas muzikon, teatron ktp. Por tio, oni devus pensi parli plu de "esperanta lingvo" pro distingi esperanta lingvo, esperanta muziko, esperanta teatro ktp. Multkolorbirdo 02:06, 17. Feb 2004 (UTC)
Nevere. La nomo estas -o por kelkaj lingvoj ne rekte ligitaj al lando aŭ etno. Ekzemple, sanskrito, papiamento, bislamo, lingva-frankao, ĉabakano, ĉamoro, fanagalo, jido, katarevuso, urduo,...
Pluraj estas kreolaj lingvoj. Kompreneble, por tiuj ankaŭ taŭgas pleonasma formo "X-a lingvo".
"Bazanglo"-n mi ne ŝatas. "Baza angla" aŭ "baza angla lingvo" estas nur laŭ prefero. Kiu estos pli ofte alligata?
Ankaŭ estas pleonasma "Esperanta lingvo". Oftege ne estas konfuzo kun "esper-ant-o". Krome, skribe, la majusklo distingas ambaŭ sencojn.
--:) 01:25, 18. Feb 2004 (UTC)
Ofte pleonasma formo estas preferata. Ekzemple, "latino" estas lingvo, almenaŭ laŭ PIV kaj laŭ la zamenhofa proverbo "Venis fino al mia latino". Tamen, ŝajne oni multe pli ofte diras kaj skribas "en la latina" ol "en latino". Ambaŭ formoj estas "ĝustaj", sed la (pleonasma) adjektiva formo estas pli populara. Verŝajne la samo validas ankaŭ pri la afrikansa, la jida, la norna, kaj multaj aliaj lingvoj. Verŝajne oni agnosku tion kaj titolu la artikolojn tiel.
Sed "latino" estas ankaŭ homo (ĉu ia romkatoliko?), ĉu ne? -- :) 03:49, 6. Nov 2004 (UTC)
Laŭ PIV, "latino" havas tri sencojn: lingvo; ano de antikva popolo loĝanta ĉirkaŭ Romo (mi supozas, ke ili parolis latine); kristano en Okcident-Azio uzanta latinlingvan liturgion.

Ne neŭtrala sekcio redakti

Mi ne scias kion fari pri la sekcio markita de mi kiel malneŭtrala (kiam mi ankoraŭ ne havis konton, pro tio sub alia nomo). Eble plej bonus ĉiom forigi ĝin. Mi atendas vian komenton.--KEO144000 (diskuto) 17:03, 28 Okt. 2015 (UTC)

Mi reviziis la ĉapitron kaj forigis la averton. Fakte ne temas pri malneŭtraleco, sed pri disputenda temo. Tamen plej utila estus aldoni pliajn vidpunktojn, sintezojn de la debato, referencojn ktp. Kaj ne forigi tekstojn, sed aldoni. Nun la artikolo estas en la plej supera kategorio (pli ol 30 000 bitokoj.--kani (diskuto) 12:06, 26 feb. 2019 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Lingvo".