Bislama lingvo

(Alidirektita el Bislamo)

La bislama lingvo (aŭ biŝlama lingvo) estas kreola lingvo evoluinta el la angla lingvo, parolata en Vanuatuo denaske de 6 200 parolantoj, dualingve de 200 000. Ĝi estas la lingvafrankao kaj nacia lingvo de tiu lando, kaj ankaŭ oficiala lingvo kune kun la angla kaj la franca.

Bislama
Bislama
lingvo • kreola lingvomoderna lingvo
kreola lingvo bazita de angla lingvo
Parolata en Vanuatuo, Salomonoj
Parolantoj 10 000
Denaskaj parolantoj 6200
Fremdlingvo / dua lingvo por 200 000
Skribo Latina skribo
Lingvistika klasifiko
Kreolaj lingvoj
Angla-bazaj kreolaj lingvoj
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 bi
  ISO 639-2 bis
  ISO 639-3 bis
  SIL BIS
  Glottolog bisl1239
Angla nomo Bislama
Franca nomo bichelamar
Vikipedio
vdr

La bislama similas al la tokpisina lingvo de Papuo-Nov-Gvineo kaj al la piĵina de Salomonoj.

La bislama havas paĝojn en Vikipedio[1]

Libroj redakti

(2004) Bislama reference grammar (kun bibliografiaj referencoj kaj indekso), Oceanic linguistics special publication, n-o 31 (angle), Honolulu: University of Hawaii Press, p. 205. ISBN 0-8248-2880-1.

(2003) A new Bislama dictionary (kun bildoj), 2‑a eldono (angle), Suvo: Institute of Pacific Studies, p. 448. ISBN 982-02-0362-7.

Referencoj redakti

  1. (angla) Sam Dean, Konstrui pli bonan lingvon (Build a better language), The Verge, alirita la 25-an de decembro 2017.

Vidu ankaŭ redakti

Lingvoj de Vanuatuo