Diskuto:Listo de bulgaraj esperantistoj
Titolo: ĉu "ge"-esperantistoj? redakti
Mi vidas, ke Roberto estas movinta la artikolon de Bulgaraj esperantistoj al Bulgaraj geesperantistoj. Sed mi fakte pensas, ke la malnova nomo estis iom pli bona, pro kialoj kiujn mi klarigis en Diskuto:Gravaj geesperantistoj.
--VerdLanco (diskutu) 11:54, 26. Dec 2004 (UTC)
La malnova nomo estis multe pli bona: nun ŝajnas, ke oni volas akcentegi, ke (mirinde!) en Bulgario inter la esperantistoj estas kaj virinoj kaj viroj. La simpla "esperantisto" inkluzivas ambaŭ seksojn. --Surfo 16:36, 26. Dec 2004 (UTC)