Diskuto:Listo de papoj

Mi korektis eraron, la konfuzon inter la papo Konstanteno 1-a kaj la samnoma imperiestro. Ni rimarku, ke la samideano, kiu pro distro faris la eraron, povas apogi sin sur eminentulo. Vidu la retejon [1], kaj vi konstatos, ke la scienculo Albert Jacquard ne hezitas diri, ke la Kredo estis skribita en 325 por plaĉi al la papo Konstanteno la 1-a. Keskastel 15:24, 4. Mar 2005 (UTC)


Oj. Nia tabelo numeras 262 papojn. La Eklezio numeras Benedikton 16an kiel la 265an. Jen tasko por homo havanta sufiĉan tempon.

KriZe

Por homo havanta sufiĉan tempon, traduku la artikolon en Franca Wikipedio, kion mi skribis. ;o) Švitrigaila 00:47, 28 Aŭg. 2005

Intertempe pasis preskaŭ 8 jaroj, la listo intertempe korektiĝis tiel ke Benedikto la 16-a bonorde estas la 265-a papo, kaj lia papeco jam finiĝis: jam oficas papo n-ro 266. Problemo do solvita. Ankaŭ bonas, ke intertempe kreiĝis multaj artikoloj pri unuopaj papoj, kvankam ja ankoraŭ restas multaj truoj. Antaŭ du semajnoj mi kontribuis 18 novajn artikoletojn pri papoj de la 12-a ĝis 14-a jarcentoj, ĉar pri iuj el ili mi rimarkis la ruĝajn ligilojn en diverstemaj historiaj artikoloj (ekzemple la nuna artikolo de la semajno, pri la Ordeno de Germanaj Kavaliroj, kie estis ruĝa ligilo de manka artikolo pri Honorio la 3-a, unu el la 18 truoj kiujn mi ŝtopis). Nun dum tedeta trajnveturo kun tekokomputilo mi verketis pliajn 16 artikoletojn, pri ankoraŭ mankaj tekstoj de papoj 202 ĝis 245, el la 15-a ĝis komence de la 18-a jarcentoj (do estas nun seninterrompe ĉiuj informoj pri la papoj ekde la jaro 1049 ĝis nun)... Tamen restas laboro por aliuloj, daŭre restas ruĝaj ligiloj (pri la unua jarmilo) kaj eblus plivastigi la artikoletojn... Persone tamen mi pensas ke ne necesas vastegaj artikoloj pri ĉiuj papoj - kelkaj oficis vere mallonge kaj ne forte influis la mondan historion - sed iusence ĉiuj papoj almenaŭ ĝis la fino de la mezepoko ja enplektiĝis en la internacian politikon, menciiĝas en alitemaj artikoloj, kaj havu almenaŭ artikolan ĝermon vikipedie. ThomasPusch (diskuto) 14:29, 4 Maj. 2013 (UTC)

Nur ĵus mi rimarkas, ke estas papoj Hadriano la 1-a, Hadriano la 2-a, Hadriano la 3-a, Hadriano la 4-a, Adriano la 5-a kaj Adriano la 6-a. Laŭ la numerigo videble estas serio, sed la unuaj kvar havas nomon influitan de la latina, dum la lastaj du de la itala (respektive ĉe la 6-a papo ankaŭ de la nederlanda). Sed se serio havu sencon, la komencaj nomoj estu samaj (nun ekzemple estas ruĝa ligilo pri papo "Hadriano la 6-a" en artikolo Mikelanĝelo, kaj tio estas nur ekzemplo). Mi tial alinomigas Adrianon la 5-a kaj Adrianon la 6-a al la principe pli vatikana, pli latina, formo "Hadriano", kaj aldone metas ankaŭ alidirektigojn de formoj "Adriano la 1-a" ĝis "...4-a" al "Hadriano...", por ke vere neniu perdiĝu. ThomasPusch (diskuto) 20:31, 13 Maj. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Listo de papoj".