Diskuto:Listo de seksneŭtralaj neologismoj

Latest comment: antaŭ 7 monatoj by Lingvano in topic Gi- kaj io alia

Gi- kaj io alia

redakti

Saluton. Kial oni ne kreas prefikson por la afero? Ja tutcerte eblas miksi la kutiman ambaŭseksan "ge-" kun la senseksa pronomo "ĝi" al "gi-" (prefikso) resp. "gi" (eble pronomo). Krome tiu prefikso eĉ jam havus etimon en la Kitaka lingvo. Kaj krome laŭ la ligita listo por "gesinjoro" eblus "poano" (laŭ kit. poani "sinjorino" kaj poanu "sinjoro"), por "gevidvo" eblus "sjetno" (laŭ Kit. sjetni "vidvino" kaj sjetnu "vidvo"). Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 12:58, 19 apr. 2020 (UTC)Reply

Jes, eblus krei tian prefikson. Tio estas unu el la ebloj diskutataj en [1] (sekcio 4.1.4). Tamen, ĉi tie verŝajne ne estas bona loko por diskuti tiajn proponojn. Lingvano (diskuto) 16:37, 22 apr. 2020 (UTC)Reply

La nuna organizo de la listoj eble ne estas definitiva. Ekzemple, kial fianĉo estas "familia", sed ne vidvo?

Mia ŝatas jenan manieron memori la 16 bazajn vortojn:

  • 8 genetikaj parencoj laŭ la generacioj: avo; patro, onklo; frato, kuzo; filo, nevo; nepo;
  • 4 geedzirilataj vortoj laŭ tempa ordo: fraŭlo, fianĉo, edzo, vidvo;
  • 4 gradoj da estimo: bubo, knabo, viro, sinjoro.

Lingvano (diskuto) 11:02, 26 okt. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Listo de seksneŭtralaj neologismoj".