Listo de seksneŭtralaj neologismoj

listartikolo en Vikimedio

En Esperanto estas kelkaj vortoj kun vira signifo, kiujn oni ŝanĝas al ina signifo per aldono de la sufikso -in-, tiel ke mankas vorto por la responda seksneŭtrala nocio. Kvankam oni kelkfoje formas tian seksneŭtralan vorton per la prefikso ge- (ekzemple gepatro), tiaj vortoj havas plurajn malavantaĝojn, do multaj neologismoj estis proponitaj anstataŭe. Sube estas listo de neologismoj proponitaj por la plej gravaj tiaj vortoj; nomoj de nobeloj ne estas pritraktitaj.

La ideon enkonduki novajn seksneŭtralajn radikojn surbaze de vortoj en naciaj lingvoj oni nomas parentismo. Jam en 1985 la japana esperantisto Konisi Gaku, membro de la Akademio de Esperanto, argumentis por la enkonduko de novaj radikoj.[1]

La tabeloj ne inkluzivas kunmetaĵojn aŭ sinonimojn, kiuj ne estas neologismoj, sed kelkaj tiaj ebloj estas menciitaj sub la tabeloj.

TabelojRedakti

geavo (avo, avino)Redakti

Vorto Etimoj Referencoj
abo es: abuela, es: abuelo
ajvo eo: avo J-sistemo
atavo eo: atavismo
avilo [2]
avolo la: avolus
avuo es: abuela, es: abuelo [3]
nonno it: nonno, la: nonnus [4]

Alternativoj:

  • ababo, pampamo, ... (kunmetaĵo el radiko, kiu signifas gepatron)

geedzo (edzo, edzino)Redakti

Vorto Etimoj Referencoj
ajreno zh: aìrén [2]
ejdzo eo: edzo J-sistemo
eŝo tr: [5][3]
spozo io: spozo, it: sposo [4][2][5]
zaŭĝo ar: زوج [5]

gefianĉo (fianĉo, fianĉino)Redakti

Vorto Etimoj Referencoj
fejanĉo eo: fianĉo J-sistemo
fianceo fr: fiancé/fiancée [3]
fianco eo: fianĉo
ĥatibo [2]

Alternativoj:

  • fianĉito (retroformita el fianĉiĝi)

gefilo (filo, filino)Redakti

Vorto Etimoj Referencoj
anako id: anak [3]
fejlo eo: filo J-sistemo
filio io: filio, la: filia, la: filius
filjo io: filio, la: filia, la: filius [4][2]
fizo srd: fiza/fizu [3]
kindo de: Kind, nl: kind
panzo jbo: panzi

Alternativoj:

  • ido

gefrato (frato, fratino)Redakti

Vorto Etimoj Referencoj
adelfo el: αδελφός, el: αδελφή
aĥo he: אח, ar: أخ [5]
frajto eo: frato J-sistemo
sahodo bn: sahódar/sahódarā, hi: sahódar/sahódarā, id: saudara [3]
saŭdaro id: saudara [2]
sibo en: sib [5]
siblingo en: sibling [4][2]
sibro
sisko da: søskende, fi: sisko, no: søsken, sv: syskon

gefraŭlo (fraŭlo, fraŭlino)Redakti

Vorto Etimoj Referencoj
frajlo eo: fraŭlo J-sistemo
nubilo it: nubile

geknabo (knabo, knabino)Redakti

Vorto Etimoj Referencoj
ĉiko es: chica, es: chico
kido en: kid [3]
knajbo eo: knabo J-sistemo
pajdo el: παιδί
puero io: puero, la: puer
ragaco it: ragazza, it: ragazzo

gekuzo (kuzo, kuzino)Redakti

Vorto Etimoj Referencoj
itoko ja: いとこ [2]
kujzo eo: kuzo J-sistemo
kuzeno en: cousin, fr: cousin, fr: cousine [3]

Alternativoj:

  • abaĥido, ... (kunmetaĵo el radikoj, kiuj signifas gepatron, gefraton kaj gefilon)

genepo (nepo, nepino)Redakti

Vorto Etimoj Referencoj
enklo de: Enkel
ĝukuo sw: mjukuu [2]
nejpo eo: nepo J-sistemo
nepoto eo: nepotismo, io: nepoto [3]
nipoto [4][2]

Alternativoj:

  • idido, fizfizo, ... (kunmetaĵo el radiko, kiu signifas gefilon)

genevo (nevo, nevino)Redakti

Vorto Etimoj Referencoj
nefo eo: nevo
nejvo eo: nevo J-sistemo
nievo it: nievo [3]
ŝengo zh: shēng [2]

Alternativoj:

  • aĥido, sibfizo, ... (kunmetaĵo el radikoj, kiuj signifas gefraton kaj gefilon)

geonklo (onklo, onklino)Redakti

Vorto Etimoj Referencoj
ĉaĉo hi: ĉaĉa/ĉaĉi [3]
oako id: uak [2]
ojnklo eo: onklo J-sistemo
onco en: aunt, eo: onklo
ontio en: auntie, fr: oncle [3]
zio it: zia, it: zio [4][2]

Alternativoj:

  • abaĥo, abaĥeŝo, pamsibo, pamsibeŝo, ... (kunmetaĵo el radikoj, kiuj signifas gepatron, gefraton kaj geedzon)

gepatro (patro, patrino)Redakti

Vorto Etimoj Referencoj
abo [5][6]
atro [6]
babo
genitoro io: genitoro, it: genitore
pao [2]
pajtro eo: patro J-sistemo
pamo mul: papa, mul: mama
parento en: parent, fr: parent [4][3]
potro eo: patro [6]
prento
tevo lt: tėvai [5][6]

gesinjoro (sinjoro, sinjorino)Redakti

Vorto Etimoj Referencoj
sinoro
sioro io: sioro [3]
sejnjoro eo: sinjoro J-sistemo

gevidvo (vidvo, vidvino)Redakti

Vorto Etimoj Referencoj
ĝano sv: mjane
vejdvo eo: vidvo J-sistemo
viduo la: vidua, la: viduus [4][3]
viudo es: viudo

geviro (viro, virino)Redakti

Vorto Etimoj Referencoj
vejro eo: viro J-sistemo

Alternativoj:

  • homo
  • plenkreskulo
  • adolto

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti