Diskuto:Listo de urboj de Ĉinio

Latest comment: antaŭ 8 jaroj by ThomasPusch

Ĉu ekzistas Esperanta tradicio por esperantigi ĉi urbojn de Ĉinio? (Krom Ŝanghajo kaj Pekino, kompreneble.) Se ne, mi sugestas re-pinjinigi ilin. Bab 10:39, 20. Sep 2004 (UTC)

Konsulteblas la artikolo esperantigo de vortoj el ĉina fonto. Sendube ĉiam gravas mencii la originan nomigon en ĉina skribo, kaj la transskribon en pinjino, sed laŭ mi la transskriba sistemo de El Popola Ĉinio bone funkcias kaj urbonomoj tiel skribitaj aspektas "malpli fremdecaj" en esperantaj tekstoj (ankaŭ sen o-finaĵo, kiu rezerviĝu nur al aparte grandaj urboj, kiuj ankaŭ en la esperantlingva literaturo pruveble skribiĝas kun sen o-finaĵo) ol urbonomo en pinjino, kun esperantlingve ekzotikaj latinaj literoj. Tial ne mirigas ke aparte multaj artikoloj pri ĉinaj urboj kreiĝas per la transskriba sistemo de El Popola Ĉinio. Sed en kazo de dubo, kompreneble norma pinjina nomo pli bonas ol "dubinde memesperantigita urbonomo". Tamen mi ĝis nun ankoraŭ ne renkontis problemon, kiam mi orientiĝis laŭ la artikolo esperantigo de vortoj el ĉina fonto. ThomasPusch (diskuto) 12:11, 24 mar. 2016 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Listo de urboj de Ĉinio".