Diskuto:Parolalfabeto

(Alidirektita el Diskuto:Literuma alfabeto)
Latest comment: antaŭ 3 jaroj by Moldur in topic spelo, ĉu forigi ĝin?

Kiun literuman alfabeton rekomendi? redakti

En komplika mondo, kiu dum probable multaj jaroj ne estos ĝenerale enkondukanta nian lingvon, ni ne agu tro ekzotike. Unu ero en tiu kampo estas la uzo de la literuma alfabeto laŭ ILERA. Ĝi uzas vortojn preskaŭ identaj al la vortoj de la vaste uzata ICAO-alfabeto. En la listo videblas la internacia kaoso tiurilate. Ĉu ni aliĝu al la klubo de ICAO kaj ILERA por helpi plifaciligi la aferon? Bonvolu komenti. --Hans Eo 09:53, 16 Maj. 2011 (UTC)

Bedaŭrinde ne venis komentoj. Praktike restas kaoso, ne nur en nia komunumo sed ankaŭ en mia lando.

Mi intertempe aldonis la elparolon de @ kiel ĉe. Post diversaj diskutoj komencantaj dum la UK en Fortaleza ŝajnas, ke pli kaj pli tiu elparolo estas uzata.

Se vi informas pri via e-adreso tiamaniere: nomo cxe gmail.com , tiam bona kromefiko de c-x-e estas: Tiuj literoj ĝis nun ne estas komprenataj de aŭtomataj adresserĉiloj, kiuj produktas amason da spamo. :-)) --Hans Eo (diskuto) 14:46, 20 Jul. 2012 (UTC)

En mia lando ankaŭ estas ĥaoso pri la afero sed ĉefe en VHF en HF oni postulas pli seriozan ICAOn literuman alfabeton. Mi plene subtenan la nunan uzon de ILERA, kiu kompreneble aldonis la mankantajn literojn (ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ). JabieroKubo (diskuto) 03:13, 26 sep. 2018 (UTC)Reply


spelo, ĉu forigi ĝin? redakti

En la alineo Japana lingvo ekzistas la vorto "spelo". Laŭ mia scio ne estas japana vorto. Ĝi ankaŭ ne troviĝas en la NPIV. Eble ĝi estas invento de iu kiu tradukis la anglalingvan vorton "spell"?

Se ne venos komento negativa, mi forigos tiun vorton. --Hans Eo (diskuto) 16:23, 24 Mar. 2015 (UTC)

Dum kvin jaroj neniu respondo aŭ propono venis. Ĉu neniu japana uzanto de la Vikipedio legis? Ĉu neniu japano povas plibonigi tiun alineon de la artikolo? Mi mem hezitas, korekti japanan aferon. --Hans Eo (diskuto) 01:37, 9 apr. 2020 (UTC)Reply

Tre probable iu mistradukis la anglan vorton "spell". Pli bone estu "Literumo" aŭ simple "Skribo". - Moldur (diskuto) 15:13, 8 dec. 2020 (UTC)Reply

Pri ŝablono unua redakti

Roboto ĵus aldonis la {{Unua}} pri kio mi ne certas! Ĉu vere tiun artikolon aperis unuafoje en Esperanto?
  JabieroKubo (diskuto) 04:04, 18 jun. 2019 (UTC)Reply

Vikiigo de tabelo redakti

Estas tabelo en formato HTML, kiun oni devas vikiigi. Ĉu iu povas tion fari?   JabieroKubo (diskuto) 13:50, 8 dec. 2020 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Parolalfabeto".