Diskuto:Lupa remparo

Laŭ kiu fonto la vorto "Wolfsschanze" estas tradukata per "lupa kuŝejo"? La artikolo en sia dua frazo mem proponas ĝustan tradukon: "Wolfsschanze estas iam ankaŭ tradukata kiel Lupa remparo." La vorto Schanze, ĝuste tradukata al la pola per szaniec, estas fortikaĵo, do "lupa remparo" aŭ "lupa fortikaĵo" same bone taŭgas kiel traduko, sed "lupa kuŝejo" ŝajnas nur transpreno de la angla mistraduko "Wolf's Lair", pri kiu la angla artikolo mem krikite klarigas ke "although the standard translation in English is the "Wolf's Lair", a Schanze in German alludes to a "sconce" or "redoubt" in English." Do: Ĝis ne prezentiĝas fidindaj kaj konvinkaj fontoj pri senco de la traduko "lupa kuŝejo", mi alinomigas la artikolon al la tekste proponata formo "lupa remparo", kaj elprenas el la dua frazo la limigon ke temus pri "iam ankaŭ" uzata dua variaĵo, sed pri la ĝusta traduko. ThomasPusch (diskuto) 11:11, 29 Jul. 2015 (UTC)

Reiri al la paĝo "Lupa remparo".